×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.21. Roberto Capa kaj la milito kontraŭ militoj

2014.01.21. Roberto Capa kaj la milito kontraŭ militoj

Roberto Capa kaj la milito kontraŭ militoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Jen rapide pasas jam la jaro 2014. Tute speciala jaro, ĉar oni devas rememori (kaj pripensi) tion, kio okazis antaŭ cent jaroj: la Unua Mondmilito. Ni ne rajtas ignori la daton, ĉar tio signifus ne lerni lecionon. Fakte, ni devas akcepti, ke la homaro ne plene lernis tiun lecionon, se konsideri, ke la katastrofo de militoj daŭre okazis dum la 20-a jarcento – kaj ankoraŭ en la 21-a. Kion fari, por ke ĝi ne plu okazu?

Oni povus diri, ke milito estas tro grava afero, por ke oni lasu ĝin sub la ekskluziva respondeco de politikistoj. Ĝi koncernas ĉiun homon, kaj ĉiu homo povas kontribui por forigi ĝin. Neniu rajtas resti marĝene de tia respondeco – ni ĉiuj povas kontribui iomete por paco. Ekzistas multaj manieroj fari tion, je diversaj niveloj.

Estis homoj, kiuj elektis radikalajn vojojn. La hungaro Roberto Capa faris sian parton kaj lasis sian nomon en la historio. Li decidis montri al la mondo la monstron kun ĝia tuta terura aspekto: li decidis fotografi la militon kaj liaj fotoj fariĝis fortaj pledoj kontraŭ ĝi. Capa naskiĝis en la jaro 1913, en Budapeŝto, en juda familio. Li studis Politikosciencon en Germanujo kaj estis allogita de marksismaj ideoj. Li forkuris de nazioj en Parizon kaj tuj komencis labori por revuoj kaj ĵurnaloj. En la jaro 1934 li ekkonis sian amatinon Gerda Taro; ankaŭ ŝi estis judo kaj fotografisto. Post tri jaroj ŝi mortis, kaŭze de akcidento, kiam ili laboris pri la Civila Milito en Hispanujo. Poste li fotis la ĉin-japanan militon kaj sekve migris en Usonon, kie li laboris por la fama revuo “Life”. Fakte li senĉese vojaĝis tra la mondo kaj fotografis la plej gravajn militojn en la 20-a jarcento. En la somero 1944 li persone akompanis la mejloŝtonan elŝipiĝon en Normandujon (fine de la Dua Mondmilito), pri kiu saviĝis nur dek unu fotografaĵoj. Ankaŭ la israel-araban militon li ĉeestis kun sia fotilo. Kun aliaj elstaraj fotografiistoj, li kunfondis la faman agentejon Magnum. Lia plej fama verko estas la foto pri “morto de respublikana miliciano”, farita en la hispana civila milito. Oni kontestis la aŭtentikecon de tiu bildo, sed la rezulto estas ja impresa. Capa mortis tragike, kiam li surpaŝis enterigitan bombon, en la milito en Hindoĉinujo, en 1954. Li estis trovita kun la kruroj frakasitaj kaj kun sia fotilo ankoraŭ en la mano. La vivo de Roberto Capa estas ekzemplo de radikala maniero militi kontraŭ militoj. Sed ekzistas aliaj vojoj. Internacia uzado de Esperanto kaj kontribuado al la Esperanta kulturo, ekzemple, estas tute taŭga rimedo. Ni ne maltrafu tian eblecon!

2014.01.21. Roberto Capa kaj la milito kontraŭ militoj 2014.01.21. Roberto Capa and the war against wars