×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.19. Avino

2014.01.19. Avino

Avino

Tiun ĉi sonartikolon produktis Luiza Carol el Israelo

Vi aŭskultos la vortojn de la populara kuba kanto “Avino”, kiu estis kantata okaze de la Universala Kongreso en Kubo en la jaro 1990. La tekston verkis Maria ALVAREZ RIOS. Ĝin esperantigis kaj prilaboris José de Jesus CAMPOS PACHECO. La kanton publikis la revuo “Juna Amiko” en decembro 2012, en la rubriko “Kantu kun Juna Amiko – La sorĉa Kanto-Mondo” kiun preparas Małgosia KOMARNICKA. Laŭtlegas Luiza CAROL.

AVINO

Avino, diru kio okazos se stelo sur mian kapon falas? Ne timu, ne timu kara mia, la stelo ne faras tian aferon, ĝi nur volas ornami la ĉielon.

Avino, diru kio okazos se mi eltrovas la lupon tra la arbaro? Ne timu, ne timu kara mia, Ĝi estos venkita de geinfanoj kaj ĝi eĉ ne ekmovos la piedon.

Avino, diru kio okazos se abrupte mi eltrovas trezoregon? Tre bone, tre bone kara mia. Ĝin disdonu egale inter la homoj kaj certe pro vi ili restos kontentaj.

Avino, diru kio okazos se la homoj ne iras al milito? Tre bone, tre bone kara mia. Ĝi estos la tago plej bela sur la tero, la ĉielo vere brilos serene.