×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.18. Robotoj lernu memstare kuri

2014.01.18. Robotoj lernu memstare kuri

Robotoj lernu memstare kuri

La estonteco de la robotoj promesas pli da sendependeco de iliaj homaj kreintoj. Homoidoj memstare estingu fajron, savu homojn aŭ serĉu minojn - kaj tion rapide. Estas investitaj milionoj en la esplorado.

Robotoj estonte povus plenumi memstarajn taskojn. Tiucele ili devas lerni adapti dum sekunderoj sian moviĝprocezon al la koncerna situacio - ĉu nun pluvas, neĝas, ĉu rulŝtonoj kuŝas sur la grundo aŭ ĉu la subgrundo estas ŝlima.

Profesorino de la universitato de Heidelberg estras de tri jaroj la projekton "KoroiBot" kun ĉirkaŭ 40 sciencistoj el matematiko, robotiko, informadiko kaj kognaj sciencoj. La esploristoj venas el Eŭropo, Israelo kaj Japanio. La projekto celas kapabligi dugambajn robotojn moviĝi kvazaŭ kiel homoj.

"Ni disvolvas metodojn por la stirado kaj agordado de movoj, kiuj estos enprogramigitaj kiel softvaro sur la robotoj", diras la profesorino. Plej multaj robotoj ja jam iel kapablas kuri. "Per niaj metodoj ili tamen pli bone kapablu tion kaj en multaj situacioj mem lernu tion". Ĉe la baza laboro la esploristoj ne provas detale kompreni la stiradon de homaj muskoloj. Ili preferas kompreni la esencajn karakterizaĵojn de la homa irado kiuj estas gravaj por robotoj.

La aplikeblecoj estas multflankaj. "Ĉe reaktora akcidento en Fukuŝima en la jaro 2011 rapide klariĝis ke roboto kiu povas labori en la danĝera areo sen telekomando kaj kiu tiel povas tie anstataŭi homojn, estintus tre avantaĝa", ŝi diras. "Se la esploroj jam estus pli progresintaj, sub certaj cirkonstancoj la katastrofo estintus evitebla". Laŭ la takso de la profesorino lokoj kiuj estas malfacile alireblaj de homoj estas gravaj aplikejoj por la robotoj. Kontraŭbatali incendiojn, savi homajn vivojn post akcidentoj aŭ naturkatastrofoj, serĉi minojn. Sed ankaŭ ekskursoj al la planedo Marso estas imageblaj. En la medicino helpe de la ekkonoj eblus pludisvolvi protezojn.

Laŭ la opinio de Berlina esploristo de la estonto grandmezura industria produktado de tiaj robotoj eblos plej frue post 20 ĝis 30 jaroj. Oni tiam povos aĉeti ilin en la superbazaro kiel universalajn hejmajn robotojn. Homoidoj estas koncipitaj precipe por la kontakto kun homoj, do ekzemple en la hejma mastrumejo, en flegejoj aŭ muzeoj. Sed ne ĉiuj servo-robotoj bezonas homecajn trajtojn - purigi fenestrojn aŭ suĉi polvon ekzemple funkcias ankaŭ laŭ tradicia robota maniero.

"Temas precipe pri tio ke tiaj robotoj memstare majstru neatenditajn situaciojn - sen kaŭzi damaĝojn". En Japanio jam hodiaŭ funkcias flegorobotoj, kiuj levas homojn kaj preparas la liton. Principe robotoj tamen estas imageblaj en ĉiuj vivosferoj - ne estas limoj por la fantazio.