×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.17. Glavo de Damoklo sur lernejanoj

2014.01.17. Glavo de Damoklo sur lernejanoj

Glavo de Damoklo sur lernejanoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Ĉu nur elektitoj povas grimpi sur la matematikan monton?

Nia samideano Christer Kiselman, elstara esperantisto kaj profesoro pri matematiko, skribas en sia artikolo "La kultura signifo de la matematiko": "La matematikon oni multe studas en lernejoj kaj universitatoj. Spite al tio, ĝi estas malbone konata kaj ofte mise komprenata. Lernejanoj – kaj sekve plenkreskuloj, ĉar lernejanoj fariĝas tiaj – ne malofte timas aŭ malamas ĝin. Kie troviĝas la fonto de tiu problemo? Ĉu en la naturo mem de la matematiko?[...] Ĝi estas nemalhavebla parto de ĉiu tekniko". En la lastdecembra sonartikolo "Kial matematiko feliĉigas", Anton skribis: "Matematiko separas la mensojn: Unuj amas ĝin, aliaj malamas ĝin. Tamen mondo sen ĝi estas neimagebla. Se oni forigus ĝin el nia kulturo, tio retroĵetus nian civilizon je jarmiloj". En la israela eduka sistemo, kiam temas pri matematiko, kreiĝas situacio, kiun lernantoj tre bone konas: kvazaŭ laŭnature ĉiu lernanto tre frue trovas sin pritaksata kiel inklina al matematiko aŭ sentalenta por ĝi. Tial multe da lernantoj ricevas, jam en la unuaj lernojaroj, tre klaran kaj unusencan mesaĝon rilate matematikon: "Se vi ne komprenas tuj, tio tre verŝajne signifas, ke vi naskiĝis sentalenta kaj tial tute ne indas, ke vi klopodos, ĉar vi sendube malsukcesos. Male, se vi rapide kaj facile komprenas, tio signifas, ke vi estas denaska talentulo pri matematiko kaj via sukceso en la vivo estas certa". Tiu ĉi determinisma formulo ne aperas en iu ajn lernolibro kaj oni ne encerbigas ĝin al estontaj instruistoj, sed preskaŭ ĉiu lernanto aŭ plenkreskulo konfesos, ke li aŭdis ĝin aŭ ke li mem pensas tiamaniere. Grupo da elstaraj matematikistoj el la plej prestiĝaj universitatoj firme asertas, ke oni nepre devas ŝanĝi tian mistaksadon.

En la okcidentaj landoj, kaj unualoke en Usono, oni donas tro da graveco al tiel nomata denaska talento je malprofito de serioza engaĝiĝo. Profesiuloj pri edukado opinias, ke, kiel en ĉiu alia kampo, ankaŭ en matematiko denaska talento kompreneble ne malutilas sed por sukcese trapasi la lernejajn jarojn kaj la abiturientajn ekzamenojn, oni ne bezonas esceptan talenton, sed ĉefe seriozan kaj intensan studadon. Tion pruvas la eduka sistemo en ekstrema oriento, ekz. en Ĉinujo kaj Singapuro. Ĝuste rilate al matematiko, la grupo da spertuloj firme opinias, ke la okcidenta kredo en brila sukceso de talentuloj kaj drasta malsukceso de aliuloj, sen aliaj mezaj eblecoj, rekte instigas al rezigno tiujn, kiuj ne tuj kaptas matematikajn konceptojn. Des pli grave, tia kriterio fariĝas iuspeca glavo de Damoklo kaj dekomence malkuraĝigas lernantojn el kvartaloj de malpli alta sociekonomia nivelo, kiuj eĉ ne havis eblecon malkovri siajn talentojn kaj tial alvenas al lernejo jam dekomence malavantaĝaj.

Mi deziras aldoni simplan personan konsideron, kiu originas el mia intereso pri lingvoj. Mia gepatra lingvo, la itala, uzas la latinan alfabeton. Dum mia vivo mi lernis la grekan alfabeton en gimnazio. Poste aldoniĝis la hebrea kaj araba alfabetoj kaj antaŭ kelkaj jaroj la armena. Laŭ mia persona sperto, ĉiu nova alfabeto aldonas sufiĉe da malfacilaĵoj al lernado de fremda lingvo.

Ankaŭ en matematiko oni daŭre devas akurate lerni kaj familiariĝi kun ĉiam novaj alfabetoj de signoj kaj simboloj. Laŭ mia sperto, kadre de volontula agado en la asocio "Amiko de edukado", oni povas konstati ĉe tutnivelaj lernejanoj, ke tiu nepra ekzercado estas flankelasita fare de preskaŭ ĉiuj instruistoj pri matematiko. Miaopinie tio kreas aldonan tavolon de malfacileco en komprenado de matematikaj konceptoj.

2014.01.17. Glavo de Damoklo sur lernejanoj 2014.01.17. Sword of Damocles on schoolchildren