×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.15. Ĉu 'rusto en la kapo' vekas Alchajmeron?

2014.01.15. Ĉu 'rusto en la kapo' vekas Alchajmeron?

Ĉu 'rusto en la kapo' vekas Alchajmeron? Esplorprojekto en Graz, Aŭstrio okupiĝas pri la eblaj vekantoj de altaĝulaj malsanoj kiel Alchajmero aŭ Parkinsono. La studoj koncentriĝas ĉe tio pri la amasiĝoj de fero en la homa cerbo.

Kune kun la plialtiĝanta vivaspiro de la homoj medicinistoj ankaŭ antaŭvidas kreskadon de altaĝulaj malsanoj kiel Alchajmero aŭ Parkinsono. Kiel tiuj malsanoj precize ekestas kaj kio vekas ilin, tio estas objekto de sennombraj esplorlaboroj. En la kadro de esplorprojekto nun sciencistoj esploras metodon por povi pli bone diagnozi Alchajmeron kaj Parkinsonon. Konkrete temas ĉe tio pri amasiĝoj de fero en la cerbo, kiun la esploristoj en Graz nomas "rusto en la kapo". Tiu rusto povus doni klarecon pri neŭrologiaj malsanoj. Averaĝe en la korpo troviĝas 3 ĝis 5 gramoj da fero, la plej granda parto el ili cirkulas en la eritrocitoj tra la angioj. Esploristo de la projekto nun diras ke malgrandaj feropartikloj povas atingi certajn cerboregionojn kaj tie veki simptomojn de malsanoj.

"Ĉe magnet-reson-tomografiaj bildoj vidiĝas kontrasto kiu estas kaŭzita de la fero. Ni konstatis ke en certaj areoj de la cerbo okazas rimarkindaj ŝanĝiĝoj de la enhavo je fero, se la paciento suferas je degenera malsano". Nun oni intencas esplori lige kun kio kaj en kiu koncentriĝo la metalo disvolvas sian damaĝan efikon. Esploristo nun sukcesis kvantigi la enhavon je fero en cerbaj provaĵoj, por alproksimiĝi je kelka paŝo al la enigmo de Alchajmero kaj Parkinsono.

"Ni sekve povis per specifaj tranĉaĵoj el la cerbo, do provaĵoj el la cerbo kiuj havas proksimuman grandecon de fingropinto, vere mezuri la enhavon je fero per forta malvarmigo de tiuj provaĵoj. Ĉe tio ni eltrovis ke fakte en diversaj areoj de la cerbo la amasiĝoj estas malsame grandaj kaj ke tiu fenomeno vidiĝas ankoraŭ pli klare ĉe malsanoj." Kompreni iomete kio kaŭzas malsanon kompreneble ne jam signifas havi rimedon por preventi ĝin. Sed tiu esplorlaboro en Graz estas grava paŝo en tiun direkton. Trovi rimedojn por preventi altaĝulajn malsanojn estas certe urĝa tasko, ĉar la kreskanta bezono pri flegado de altaĝuloj kiuj suferas pri tiuj malsanoj enorme streĉas la fortojn kaj kaŭzas altajn kostojn.

2014.01.15. Ĉu 'rusto en la kapo' vekas Alchajmeron? 2014.01.15. Does 'rust in the head' trigger Alzheimer's?