×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.13. 200-jara Verdi

2014.01.13. 200-jara Verdi

200-jara Verdi

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Ni komencu la jaron 2014 per inda omaĝo al la genia Giuseppe Verdi, ĉar en 2013 oni celebris lian naskiĝon, antaŭ 200 jaroj. Li ne estas nur itala ikono, sed tutmonda. Inter multaj eminentuloj en la rava mondo de opero, li elstaras, nepre. Oni rajtas ekstaziĝi antaŭ la grandiozeco de Wagner, la delikateco de Mozart, la bona humoro de Bizet, kaj antaŭ multaj aliaj aŭtoroj, kiuj helpis konstrui unu el la plej interesaj kulturaj manifestiĝoj en la mondo - la magia miksaĵo de teatro kun muziko. Sed Verdi ĉiam aperas kiel ĉies patro. Estas mirinde, kiom da melodioj torente elfluas el liaj partituroj.

Opero ja estas mirinda mondo. Ĉu muziko je servo de teatro, aŭ teatro, kiu submetiĝas al muziko? Opero aperis unuafoje (en la okcidenta mondo, ĉar en la orienta ĝi prenis tute alian karakteron) en Italujo, en la 17-a jarcento. Komence ĝi estis relative simpla dramo, kun malmultaj scenejaj rimedoj, preskaŭ tute bazita sur muziko. Iom post iom la drama aspekto rafiniĝis, tiel ke grandaj verkoj de literaturo adaptiĝis al opero, ekzemple dramoj de Ŝekspiro. Sed plej kurioze, ke multfoje la teatraĵoj estas naive simplaj aŭ patosaj. La majesto de muziko tamen transformas ilin en sublimajn artaĵojn. Al tio certe kontribuas la uzado de la homa voĉo, kiun oni povus konsideri la plej emociiga “muzikilo”. Ĉio tio kreis universon da sentoj, kiu kondukas homojn al larmoj. Giuseppe Verdi, la plej granda kontribuinto al tia universo, naskiĝis en la monato oktobro 1813, en la itala urbeto Busseto, kie li fidele pasigis sian vivon. Li estas adorata en sia hejmlando. Li verkis 28 operojn. Lia ario “Va, pensiero”, el la opero Nabuco, fariĝis iaspeca dua nacia himno en Italujo. Okaze de lia 200-jara datreveno, la tuta mondo celebris kaj omaĝis, per centoj da ekspozicioj, solenaĵoj, dancospektakloj, diskutoj, prelegoj, kolokvoj kaj verkoj. En Italujo poŝtmarko eldoniĝis kun lia figuro. En Usono la fama simfoniorkestro el Chicago ludis lian mirindan “Rekviemon”. Laŭ historiaj registraĵoj, oni asertas, ke kiam Wagner aŭskultis tiun rekviemon, li ekkriis: “Estas pli bone diri nenion!” Verdi plenumis ankaŭ politikan rolon, kiam Italujo unuiĝis, en la fino de la 19-a jarcento. Lian nomon oni uzis favore al popola kampanjo por Reĝo Vittorio Emanuelle. Poste li okupis postenon de senatano. Li estis granda homo. Aŭskulti almenaŭ peceton el liaj verkoj estas bona maniero komenci la jaron. Kaj al la karaj geaŭskultantoj de la Esperanta RetRadio mi deziras tre feliĉan novjaron!