×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.12. Mezurado de la aŭskultado donas gravajn informojn

2014.01.12. Mezurado de la aŭskultado donas gravajn informojn

Por konstati kiom da homoj en kiuj landoj aŭskultas kiun sonartikolon, la retejoj Blogspot kaj Soundcloud disponigas ampleksajn statistikajn datumojn. Tiel eblas ricevi la nombrojn de la vizitantoj sur la retpaĝoj de Blogspot kaj paralele al tio eblas vidi kiom da homoj alklakis la koncernan sonigilon de Soundcloud por ankaŭ aŭskulti tiun sondosieron.

Ĉi-lastaj datumoj estas la plej gravaj, ĉar ne la legado de la teksto kaj la rigardado de la bildoj estas por mi plej interesaj, sed la aŭskultado de sondosiero. Tiu aŭskultado post la sesa de januaro faris salton supren. Mia forta supozo pri la kialo estas ke dum la kristnaskaj ferioj multaj homoj partoprenis internaciajn aranĝojn kaj tial ilia intereso aŭskulti programojn en Esperanto signife kreskis.

Mi ankaŭ konstatis alian fenomenon analizante la laŭlandan aŭskultadon: Kutime Brazilo kaj Francio estas la plej fortaj landoj (laŭ absolutaj nombroj), sed nun Hungario ŝoviĝas al la unua loko. Kaj tio estas vera sensacio, ĉar Hungario havas proksimume 10 milionojn da enloĝantoj, dum Brazilo havas 120 milionojn. La denseco de aŭskultantoj en Hungario do estas almenaŭ la 12-oblo de Brazilo.

Ankaŭ pri tio mi havas fortan supozon kial tio povas esti. En Hungario Esperanto estas elektebla lingvo kiel antaŭfako por universitataj studoj. Miloj da gestudentoj ĉiujare lernas Esperanton kaj plejparte poste denove forgesas ĝin, ĉar mankas al ili la kontakto al la lingvo.

Tiun truon parte ŝtopas la Esperanta Retradio, ĉar ĉiutage aperas nova interesa sonartikolo en digestebla longeco. Tiel Esperanto por gestudentoj fariĝas publike perceptebla. Tio certe levas la prestiĝon de Esperanto, ĉar nun ne plu eblas aserti ke Esperanto ne plu aperas en publikaj komunikiloj kiel lingvo por aktualaj temoj kiuj estas interesaj por homoj de diversaj aĝogrupoj.

Bedaŭrinde ĝis nun mankas ĉia kontakto kun la hungaraj geaŭskultantoj. Ili nek komentas nek skribas retmesaĝojn al la retpoŝta adreso de la Esperanta Retradio, kiu estas retradio@aldone.de . Por mi estus ege interese trovi hungaran kunlaboranton resp. kunlaborantinon kiu almenaŭ jen kaj jen verkas sonartikolon kaj registras koncernan sondosieron.

La konstanta aŭskultado de radioelsendoj en Esperanto, precipe se temas pri altnivelaj tekstoj, havas grandan edukan valoron kaj post iom da tempo kapabligas lingvajn talentulojn aktive partopreni en la produktado de radioelsendoj. Kunlaboro kun aliaj E-parolantoj je loka kaj internacia niveloj donas grandan subtenon por tio. Do se vi sentas emon paroli en retradio, ne hezitu kontakti kunlaboranton de la Esperanta Retradio.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE

2014.01.12. Mezurado de la aŭskultado donas gravajn informojn measuring|of|the|listening|gives|important|information 2014.01.12. Measuring the listening provides important information.

Por konstati kiom da homoj en kiuj landoj aŭskultas kiun sonartikolon, la retejoj Blogspot kaj Soundcloud disponigas ampleksajn statistikajn datumojn. to|determine|how many|of|people|in|which|countries|listen|to which|audio article|the|websites|Blogspot|and|Soundcloud|provide|extensive|statistical|data To determine how many people in which countries listen to a particular audio article, the websites Blogspot and Soundcloud provide extensive statistical data. Tiel eblas ricevi la nombrojn de la vizitantoj sur la retpaĝoj de Blogspot kaj paralele al tio eblas vidi kiom da homoj alklakis la koncernan sonigilon de Soundcloud por ankaŭ aŭskulti tiun sondosieron. thus|it is possible|to receive|the|numbers|of|the|visitors|on|the|webpages|of|Blogspot|and|parallelly|to|that|it is possible|to see|how many|of|people|clicked|the|relevant|player|of|Soundcloud|to|also|listen|that|audio file This way, it is possible to obtain the number of visitors on the Blogspot web pages and, in parallel, to see how many people clicked on the corresponding Soundcloud player to also listen to that audio file.

Ĉi-lastaj datumoj estas la plej gravaj, ĉar ne la legado de la teksto kaj la rigardado de la bildoj estas por mi plej interesaj, sed la aŭskultado de sondosiero. ||data|are|the|most|important|because|not|the|reading|of|the|text|and|the|viewing|of|the|images|are|for|me|most|interesting|but|the|listening|of|audio file The latter data is the most important, because it is not the reading of the text and the viewing of the images that interests me the most, but the listening to the audio file. Tiu aŭskultado post la sesa de januaro faris salton supren. that|listening|after|the|sixth|of|January|made|jump|up This listening after the sixth of January made a leap upwards. Mia forta supozo pri la kialo estas ke dum la kristnaskaj ferioj multaj homoj partoprenis internaciajn aranĝojn kaj tial ilia intereso aŭskulti programojn en Esperanto signife kreskis. my|strong|assumption|about|the|reason|is|that|during|the|Christmas|holidays|many|people|participated|international|events|and|therefore|their|interest|to listen|programs|in|Esperanto|significantly|grew My strong assumption about the reason is that during the Christmas holidays many people participated in international events and therefore their interest in listening to programs in Esperanto significantly increased.

Mi ankaŭ konstatis alian fenomenon analizante la laŭlandan aŭskultadon: Kutime Brazilo kaj Francio estas la plej fortaj landoj (laŭ absolutaj nombroj), sed nun Hungario ŝoviĝas al la unua loko. I|also|noticed|another|phenomenon|analyzing|the|country-by-country|listening|usually|Brazil|and|France|are|the|most|strong|countries|according to|absolute|numbers|but|now|Hungary|is shifting|to|the|first|place I also noticed another phenomenon while analyzing the country-specific listening: Usually Brazil and France are the strongest countries (in absolute numbers), but now Hungary is moving to the first place. Kaj tio estas vera sensacio, ĉar Hungario havas proksimume 10 milionojn da enloĝantoj, dum Brazilo havas 120 milionojn. and|that|is|true|sensation|because|Hungary|has|approximately|million|of|inhabitants|while|Brazil|has|million And that is a real sensation, because Hungary has about 10 million inhabitants, while Brazil has 120 million. La denseco de aŭskultantoj en Hungario do estas almenaŭ la 12-oblo de Brazilo. the|density|of|listeners|in|Hungary|therefore|is|at least|the|12-fold|of|Brazil The density of listeners in Hungary is therefore at least 12 times that of Brazil.

Ankaŭ pri tio mi havas fortan supozon kial tio povas esti. also|about|that|I|have|strong|assumption|why|that|can|be I also have a strong assumption about why this might be. En Hungario Esperanto estas elektebla lingvo kiel antaŭfako por universitataj studoj. in|Hungary|Esperanto|is|selectable|language|as|major|for|university|studies In Hungary, Esperanto is an elective language as a subject for university studies. Miloj da gestudentoj ĉiujare lernas Esperanton kaj plejparte poste denove forgesas ĝin, ĉar mankas al ili la kontakto al la lingvo. thousands|of|students|every year|learn|Esperanto|and|mostly|later|again|forget|it|because|lack|to|they|the|contact|with|the|language Thousands of students learn Esperanto every year and mostly forget it later, as they lack contact with the language.

Tiun truon parte ŝtopas la Esperanta Retradio, ĉar ĉiutage aperas nova interesa sonartikolo en digestebla longeco. that|hole|partly|plugs|the|Esperanto|Retradio|because|every day|appears|new|interesting|audio article|in|digestible|length This hole is partly filled by the Esperanto Retradio, as a new interesting audio article appears daily in digestible length. Tiel Esperanto por gestudentoj fariĝas publike perceptebla. thus|Esperanto|for|students|becomes|publicly|perceivable Thus, Esperanto becomes publicly perceivable for students. Tio certe levas la prestiĝon de Esperanto, ĉar nun ne plu eblas aserti ke Esperanto ne plu aperas en publikaj komunikiloj kiel lingvo por aktualaj temoj kiuj estas interesaj por homoj de diversaj aĝogrupoj. that|certainly|raises|the|prestige|of|Esperanto|because|now|not|anymore|possible|to assert|that|Esperanto|not|anymore|appears|in|public|media|as|language|for|current|topics|that|are|interesting|for|people|of|various|age groups This certainly raises the prestige of Esperanto, as it can no longer be asserted that Esperanto does not appear in public media as a language for current topics that are interesting to people of various age groups.

Bedaŭrinde ĝis nun mankas ĉia kontakto kun la hungaraj geaŭskultantoj. unfortunately|until|now|is lacking|any|contact|with|the|Hungarian|listeners Unfortunately, there has been no contact with the Hungarian listeners so far. Ili nek komentas nek skribas retmesaĝojn al la retpoŝta adreso de la Esperanta Retradio, kiu estas retradio@aldone.de . they|nor|comment|nor|write|emails|to|the|email|address|of|the|Esperanto|Radio|which|is||| They neither comment nor write emails to the email address of the Esperanto Radio, which is retradio@aldone.de. Por mi estus ege interese trovi hungaran kunlaboranton  resp. for|me|would be|very|interesting|to find|Hungarian|collaborator|etc It would be very interesting for me to find a Hungarian collaborator. kunlaborantinon kiu almenaŭ jen kaj jen verkas sonartikolon kaj registras koncernan sondosieron. female collaborator|who|at least|now and then|and|now and then|writes|audio article|and|records|relevant|audio file A collaborator who at least occasionally writes a sound article and records the corresponding audio file.

La konstanta aŭskultado de radioelsendoj en Esperanto, precipe se temas pri altnivelaj tekstoj, havas grandan edukan valoron kaj post iom da tempo kapabligas lingvajn talentulojn aktive partopreni en la produktado de radioelsendoj. the|constant|listening|of|radio broadcasts|in|Esperanto|especially|if|concerns|about|advanced|texts|has|great|educational|value|and|after|some|of|time|enables|linguistic|talents|actively|to participate|in|the|production|of|radio broadcasts The constant listening to radio broadcasts in Esperanto, especially when it comes to high-level texts, has great educational value and after some time enables linguistic talents to actively participate in the production of radio broadcasts. Kunlaboro kun aliaj E-parolantoj je loka kaj internacia niveloj donas grandan subtenon por tio. collaboration|with|other|||at|local|and|international|levels|gives|great|support|for|that Collaboration with other Esperanto speakers at local and international levels provides great support for this. Do se vi sentas emon paroli en retradio, ne hezitu kontakti kunlaboranton de la Esperanta Retradio. so|if|you|feel|urge|to speak|in|internet radio|not|hesitate|to contact|collaborator|of|the|Esperanto|Radio So if you feel like speaking on the internet radio, do not hesitate to contact a collaborator from the Esperanto Internet Radio.

ai_request(all=12 err=0.00%) translation(all=22 err=0.00%) cwt(all=398 err=1.76%) en:B7ebVoGS openai.2025-02-07 PAR_TRANS:gpt-4o-mini=3.03 PAR_CWT:B7ebVoGS=9.44