×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.11. Surkaska kamerao por ĉiu

2014.01.11. Surkaska kamerao por ĉiu

Tiaj scenoj igas pli forte bati la koron de skiemulo. Tri amikoj sur la skiejo, sunbrilo, blua ĉielo kaj virga profunda neĝo. Akompanate de eŭforia muziko la spektanto partoprenas en spektakleca skiveturado. La kamerao sidas dumtempe jen sur la korpo, jen sur skibastono per kiu la filmanto kaptas la ridantajn vizaĝojn. Ke temas pri tute privata plezuro, tio klariĝas je la fino - kiam la protagonistoj filmas unu la aliajn ankaŭ dum postskiada kabanumado.

La mallonga jutubaĵo aĝas unu jaron, laŭ la indikoj ĝi estis filmita per kameraoj de la tipo GoPro en la franca skiada regiono de Trois Vallées. Laŭ merkatesplora firmao 96 procentoj de la vendoj en ski-, surf- kaj biciklovendejoj atribuiĝas al la konto de la produktanto de la GoPro-kameraoj, Woodman Labs. Kaj la segmento kreskas rapide. Kiam la ĉefo de la entrepreno kaj entuziasma surfisto Nicholas Woodman prezentis en la jaro 2004 sian unuan kameraon, li celis ankoraŭ precipe ambiciajn sportistojn kiel sin mem. Tion montras ankaŭ la nomo GoPro kiu estas tradukebla per "Fariĝu profesiulo". Sed intertempe pli kaj pli da libertempaj sportistoj dokumentas siajn travivaĵojn per tiuj aparatoj.

Tiuj sidas en akvorezista ujo kaj estas fikseblaj preskaŭ ĉie - sur kaskoj kaj brakartikoj, surfbretoj kaj biciklostiriloj. La bildojn la uzantoj povas sendi rekte sendrate al sia kompufono. Intertempe la teknologio estas havebla ekde 250 eŭroj. La ekstremsportisto Felix Baumgartner havis eĉ kvin GoPro-kameraojn sur la korpo kiam li en la jaro 2012 faligis sin el alteco de 39 kilometroj malsupren sur la grundon.

Woodman jam fariĝis miliardulo per la produktado kaj vendado de la kamerao. Sed tiu sukceso ne alvenis de unu tago al alia. Dum la Dotcom-krizo li perdis grandan investon en tiu sektoro kaj li tiam ĉe longa feriado kiu estis dediĉita al surfado li ekhavis la ideon pri la GoPro-kamerao. Li laboregis por konstrui la kameraon kaj sukcesis.

Lia perspektivo por la estonteco estas tre optimisma. Pli kaj pli da homoj dokumentas ion el sia vivo. Kune kun la disvastiĝo de la surkapa kino kreskas ankaŭ la zorgo ke la uzantoj ĉasante pri spektaklecaj filmaĵoj supertaksas siajn kapablojn.

Tamen la teknika progreso minacas malbeligi tiun perspektivon, ĉar surkaskaj kameraoj povos anstataŭiĝi de specialaj kompufonoj kaj ankaŭ jam malkovriĝis nova teknologio: la filmado el senpilotaj aviadiletoj.

2014.01.11. Surkaska kamerao por ĉiu 2014.01.11. A helmet camera for everyone