×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.08. Forpeli tumorojn per bakterioj kaj febro

2014.01.08. Forpeli tumorojn per bakterioj kaj febro

Forpeli tumorojn per bakterioj kaj febro

Imunterapio kiu estis disvolvita antaŭ 120 jaroj kaj poste forgesiĝis, nun estas remalkovrita.

Kiam al la juna kanada kuracisto William Coley en la jaro 1890 formortis lia unua paciento - pro sarkomo, tio estas kancero de la apoga teksaĵo - li traserĉis la fakan literaturon. Li trovis kazon ĉe kiu ĉe paciento malaperis sarkomo post kiam la paciento estis kaptinta bakterian haŭtinfekton. La kuracisto serĉis kaj vizitis la viron kiu ankaŭ sep jarojn post la spontanea resaniĝo ankoraŭ estis sana. Coley plue enprofundiĝis en la literaturo kaj trovis multajn priskribojn de tumoroj kiuj malaperis post kiam la koncernaj homoj estis kaptintaj iun ajn infekton.

Do li entreprenis eksperimenton kun homoj kaj enbuŝigis al paciento kiu havis sarkomon bakteriojn, nome Streptococcus pyogenes, kiuj povas kaŭzi la skarlatino-malsanon. Sed la bakterioj ne tiel efikis, kaj post 6 semajnoj la paciento estis perdinta sian tumoron. Tiel Coley aplikis siajn terapiojn dum kvar jardekoj, li eksperimentis ankaŭ kun miksaĵoj de bakterioj. Kaj li estis sukcesa: En la jaro 1999 esploristoj komparis liajn ciferojn de resaniĝoj kun tiuj de la modernaj radia resp. ĥemia terapioj. La pacientoj de Coley averaĝe vivis ankoraŭ dum 8,9 jaroj, hodiaŭ estas sep jaroj. Aliflanke ankaŭ mortis iuj el liaj pacientoj pro la kuracado, ili ricevis tro altan febron. Tio sufiĉe ofte aperas se la bakterioj vekas la defendajn fortojn por ke ili ataku la tumorojn.

Ĉar la defendaj fortoj pretervidas la tumorojn: La gardantoj de la imunsistemo - la dendritaj ĉeloj ne rimarkas ilin resp. ne sufiĉe. Ĉe bakterioj tio estas alia afero, sed pri la preciza mekanismo de tiu imunterapio - ekzemple pri la rolo de la febro - disponeblas nur hipotezoj. Tio eble ŝuldiĝas al la cirkonstanco ke nur malmultaj farmaceŭtikaj firmaoj paŝetas sur tiun novan malnovan terenon. Plua kaŭzo estas ke por disvolvi medikamentojn surbaze de bakteria ekstrakto estas tre malfacile ricevi aprobon de la sanaŭtoritatoj.

La aliro forpeli tumorojn per bakterioj kaj febro tamen certe estas tre interesa kaj per la hodiaŭaj metodoj eblos pli precize agordi la diversajn kuracajn elementojn por minimumigi la riskon kaj maksimumigi la pozitivan efikon de tia kuracado.

2014.01.08. Forpeli tumorojn per bakterioj kaj febro 2014.01.08. Expulser les tumeurs avec des bactéries et de la fièvre