×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.07. Nova telfero en Rio allogas turistojn

2014.01.07. Nova telfero en Rio allogas turistojn

Nova telfero en Rio allogas turistojn

Antaŭ du jaroj mi prezentis sonartikolon pri telfero en Medellín, Kolombio. Oni tie konstruis telferon por pacigi urbokvartalojn en kiuj regis la organizita krimo. Tiu telfero tre sukcese forigis la krimon kaj kondukis al prospero de la enloĝantoj de la koncernaj urbaj kvartaloj. Tiu ekzemplo inspiris la respondeculojn de la urbo Rio de Janeiro ankaŭ tie konstrui tute similan telferon. Jen la raporto pri ĝi:

La statuo de Kristo kaj la Sukerpana monto estas la plej konataj allogaĵoj por turistoj en Rio de Janeiro. Sed ili ricevis konkurencon. Telfero kiu kondukas de la jaro 2011 tra la fama-fifama urba kvartalo "Complexo do Alemão", allogas pli kaj pli da turistoj.

Laŭ unu el la plej konataj blogistoj de Brazilo - Ancelmo - la telfero de la "Complexo do Alemão" superas intertempe dum sabatoj kaj dimanĉoj ĉiujn rekordojn pri vizitantoj. Antaŭ mallonge laŭ li 18- ĝis 20-mil turistoj vizitis kaj uzis la telferon. La mezuma turista frekvenco situas ĉe 9- ĝis 10-mil en unu tago.

La telfero estis inaŭgurita dum julio 2011. Ĝi havas longecon de 3,5 kilometroj kaj kunligas kvin staciojn. En ĉiu el la 152 vagonoj ĝis 10 homoj povas trovi lokon. Traveturo daŭras 15 minutojn.

La Complexo do Alemão estas areo el 13 mizerkvartaloj en la norda zono de la urbo. Ĝi apartenis ankoraŭ je la komenco de tiu ĉi jardeko en Rio al la plej danĝeraj kvartaloj, en kiuj drogobandoj regadis.

Dum novembro 2011 polico kaj militaraj fortoj plenumis perfortan operacon por liberigi la komplekson de drogobandoj. Intertempe la komplekso estas konsiderata kiel praktike pacigita.

La telfero estis unuavice konstruita por plibonigi la publikan mallongdistancon trafikon por la enloĝantoj de la mizerkvartaloj. Por ili la uzado de la telfero estas senpaga.

Sed evidente ankaŭ turistoj malkovris por si tiun allogaĵon. La turisma agentejo Rio Turismo Legal ofertas turismajn pakaĵojn en kiuj la veturo per la telfero kaj promeno tra la mizerkvartalo estas inkluzivaj en la prezo de la pakaĵo. Ĝi kostas 40 realojn (R$).

La telfero funkcias dum labortagoj de la 6-a ĝis la 21-a horo, dum sabatoj de la 8-a ĝis la 20-a, kaj dum dimanĉoj kaj festotagoj de la 9-a ĝis la 15-a.

Vi povas spekti ankaŭ jutuban filmeton pri la telfero tie ĉi:

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE

2014.01.07. Nova telfero en Rio allogas turistojn new|cable car|in|Rio|accommodates|tourists 2014.01.07. A new cable car in Rio attracts tourists.

Nova telfero en Rio allogas turistojn new|cable car|in|Rio|accommodates|tourists A new cable car in Rio attracts tourists.

Antaŭ du jaroj mi prezentis sonartikolon pri telfero en Medellín, Kolombio. before|two|years|I|presented|audio article|about|cable car|in|Medellín|Colombia Two years ago I presented an audio article about a cable car in Medellín, Colombia. Oni tie konstruis telferon por pacigi urbokvartalojn en kiuj regis la organizita krimo. they|there|built|cable car|to|pacify|neighborhoods|in|which|reigned|the|organized|crime They built a cable car there to pacify neighborhoods where organized crime prevailed. Tiu telfero tre sukcese forigis la krimon kaj kondukis al prospero de la enloĝantoj de la koncernaj urbaj kvartaloj. that|cable car|very|successfully|removed|the|crime|and|led|to|prosperity|of|the|residents|of|the|relevant|urban|neighborhoods That cable car successfully eliminated crime and led to the prosperity of the residents of the relevant urban neighborhoods. Tiu ekzemplo inspiris la respondeculojn de la urbo Rio de Janeiro ankaŭ tie konstrui tute similan telferon. that|example|inspired|the|authorities|of|the|city|Rio|of|Janeiro|also|there|to build|completely|similar|cable car This example inspired the city officials of Rio de Janeiro to also build a very similar cable car there. Jen la raporto pri ĝi: here is|the|report|about|it Here is the report about it:

La statuo de Kristo kaj la Sukerpana monto estas la plej konataj allogaĵoj por turistoj en Rio de Janeiro. the|statue|of|Christ|and|the|Sugarloaf|mountain|is|the|most|known|attractions|for|tourists|in|Rio|of|Janeiro The statue of Christ and Sugarloaf Mountain are the most well-known attractions for tourists in Rio de Janeiro. Sed ili ricevis konkurencon. but|they|received|competition But they received competition. Telfero kiu kondukas de la jaro 2011 tra la fama-fifama urba kvartalo "Complexo do Alemão", allogas pli kaj pli da turistoj. cable car|which|leads|from|the|year|through|the|||urban|neighborhood|Complex|of|Alemão|attracts|more|and|more|of|tourists The cable car that has been operating since 2011 through the infamous urban neighborhood "Complexo do Alemão" attracts more and more tourists.

Laŭ unu el la plej konataj blogistoj de Brazilo - Ancelmo - la telfero de la "Complexo do Alemão" superas intertempe dum sabatoj kaj dimanĉoj ĉiujn rekordojn pri vizitantoj. according to|one|of|the|most|known|bloggers|of|Brazil|Ancelmo|the|cable car|of|the|Complex|of|Alemão|surpasses|in the meantime|during|Saturdays|and|Sundays|all|records|about|visitors According to one of Brazil's most well-known bloggers - Ancelmo - the cable car of "Complexo do Alemão" has been breaking visitor records on Saturdays and Sundays. Antaŭ mallonge laŭ li 18- ĝis 20-mil turistoj vizitis kaj uzis la telferon. before|shortly|according to|he|to|20||visited|and|used|the|cable car Recently, according to him, 18,000 to 20,000 tourists visited and used the cable car. La mezuma turista frekvenco situas ĉe 9- ĝis 10-mil en unu tago. the|average|tourist|frequency|is located|at|up to|10 thousand|in|one|day The average tourist frequency is between 9,000 to 10,000 in one day.

La telfero estis inaŭgurita dum julio 2011. the|cable car|was|inaugurated|during|July The cable car was inaugurated in July 2011. Ĝi havas longecon de 3,5 kilometroj kaj kunligas kvin staciojn. it|has|length|of|kilometers|and|connects|five|stations It has a length of 3.5 kilometers and connects five stations. En ĉiu el la 152 vagonoj ĝis 10 homoj povas trovi lokon. in|each|of|the|wagons|up to|people|can|find|place In each of the 152 cabins, up to 10 people can find a place. Traveturo daŭras 15 minutojn. trip|lasts|minutes The journey lasts 15 minutes.

La Complexo do Alemão estas areo el 13 mizerkvartaloj en la norda zono de la urbo. the|Complex|of|Alemão|is|area|of|slums|in|the|northern|zone|of|the|city The Complexo do Alemão is an area of 13 slums in the northern zone of the city. Ĝi apartenis ankoraŭ je la komenco de tiu ĉi jardeko en Rio al la plej danĝeraj kvartaloj, en kiuj drogobandoj regadis. it|belonged|still|at|the|beginning|of|this|this|decade|in|Rio|to|the|most|dangerous|neighborhoods|in|which|drug gangs|ruled At the beginning of this decade, it was still one of the most dangerous neighborhoods in Rio, where drug gangs ruled.

Dum novembro 2011 polico kaj militaraj fortoj plenumis perfortan operacon por liberigi la komplekson de drogobandoj. during|November|police|and|military|forces|carried out|violent|operation|to|free|the|complex|from|drug gangs In November 2011, police and military forces carried out a violent operation to free the complex from drug gangs. Intertempe la komplekso estas konsiderata kiel praktike pacigita. meanwhile|the|complex|is|considered|as|practically|pacified In the meantime, the complex is considered practically pacified.

La telfero estis unuavice konstruita por plibonigi la publikan mallongdistancon trafikon por la enloĝantoj de la mizerkvartaloj. the|cable car|was|primarily|built|to|improve|the|public|short-distance|traffic|for|the|residents|of|the|slums The cable car was primarily built to improve public short-distance traffic for the residents of the slums. Por ili la uzado de la telfero estas senpaga. for|them|the|use|of|the|cable car|is|free For them, the use of the cable car is free.

Sed evidente ankaŭ turistoj malkovris por si tiun allogaĵon. but|evidently|also|tourists|discovered|for|themselves|that|attraction But evidently, tourists have also discovered that attraction for themselves. La turisma agentejo Rio Turismo Legal ofertas turismajn pakaĵojn en kiuj la veturo per la telfero kaj promeno tra la mizerkvartalo estas inkluzivaj en la prezo de la pakaĵo. the|tourist|agency|Rio|Tourism|Legal|offers|tourist|packages|in|which|the|ride|by|the|cable car|and|walk|through|the|slum|are|inclusive|in|the|price|of|the|package The travel agency Rio Turismo Legal offers tourist packages in which the ride on the cable car and a walk through the slum are included in the package price. Ĝi kostas 40 realojn (R$). It costs 40 reais (R$).

La telfero funkcias dum labortagoj de la 6-a ĝis la 21-a horo, dum sabatoj de la 8-a ĝis la 20-a, kaj dum dimanĉoj kaj festotagoj de la 9-a ĝis la 15-a. The cable car operates on weekdays from 6 AM to 9 PM, on Saturdays from 8 AM to 8 PM, and on Sundays and holidays from 9 AM to 3 PM.

Vi povas spekti ankaŭ jutuban filmeton pri la telfero tie ĉi: ||||YouTube|||||| You can also watch a YouTube video about the cable car here:

ai_request(all=14 err=0.00%) translation(all=28 err=0.00%) cwt(all=368 err=13.32%) en:B7ebVoGS openai.2025-02-07 PAR_TRANS:gpt-4o-mini=4.0 PAR_CWT:B7ebVoGS=8.73