×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.06. Pri mirakloj en la nova jaro

2014.01.06. Pri mirakloj en la nova jaro

Pri mirakloj en la nova jaro

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Komenciĝas nova jaro, kaj ni homoj ŝajne ne eltenas la novon. Sojle de nova jaro, ni eksentas ian maltrankvilon pri la nekonata estonteco, kaj sekve ni ripetas kuriozajn malnovaĵojn, por defendi nin kontraŭ tiu speco de “minaco”. Kaj ni inventas strangajn ritojn por garatii al ni feliĉon, pacon kaj prosperon. La unua el tiuj ritoj estas la simpatia, universala kutimo esprimi dezirojn pri feliĉo al siaj geamikoj – fakte bonkora, bonintenca maniero deklari sian amon.

Sed aliaj ritoj estas pli radikalaj. En mia lando oni povus kolekti tutan liston da superstiĉaj agoj, kiuj celas alporti feliĉon dum la komenciĝanta jaro. Iuj homoj venas al la marbordo, enpaŝas la akvon kaj saltas super sep ondoj, precize je la transira noktomezo. Aliaj englutas sep semojn de iu ekzotika frukto. Ankoraŭ aliaj eksaltas per la dekstra piedo, je la unua sekundo de la nova jaro. Kaj aliaj, pli rafinitaj en siaj teknikoj, rekomendas plej variajn manierojn esprimi siajn personajn dezirojn: skribi ilin sur papero kaj bruligi ĝin noktomeze; skribi ilin sur marborda sablo, tiel ke la marakvo ilin forviŝas; simple pensi forte kaj sendi siajn intencopensojn al la universo, k.t.p., k.t.p..

Kompreneble, mi tute ne kritikas, sed eĉ profunde respektas tiun bezonon protekti sin kontraŭ la terura, nekonata estonteco. Al mi ŝajnas, ke ni homoj bezonas miraklojn, kaj manke de aliaj rimedoj, ni iom naive petas ilin de ia supernatura instanco. Se tia kutimo ne estas troa kaj ne alienas nin for de la reala vivo, do nenio grava. La problemo komenciĝus, se oni tro ofte apelacius al supernaturaj fortoj kaj forgesus nian personan respondecon fronte al la vivo.

Tamen, okaze de ĉiu nova jaro, mi miras, ke la homoj denove petas kaj atendas miraklojn. Ni ja bezonas miraklojn! Tamen, ŝajnas, ke la plejmulto el ni ne perceptas, ke mirakloj okazas konstante, dum la tuta jaro, sendepende de niaj petoj. Eble ni ne atentas pri ili. Pro tio, mia novjara mesaĝo al la karaj geaŭskultantoj de la Esperanta RetRadio estas poemeto de la konata brazila poeto Manuel Bandeira (1886-1968), kiu trafe esprimas tiun ideon:

PREPARIĜO POR LA MORTO

La vivo estas miraklo. Ĉiu floro, Kun sia formo, sia koloro, sia aromo, Ĉiu floro estas miraklo. Ĉiu birdo, Kun sia plumaro, sia flugo, sia kanto, Ĉiu birdo estas miraklo. La spaco, senfina, La spaco estas miraklo. La tempo, senfina, La tempo estas miraklo. La memoro estas miraklo. La konscio estas miraklo. Ĉio estas miraklo. Ĉio, escepte de la morto. Benata estu la morto, Kiu estas la fino de ĉiuj mirakloj!

2014.01.06. Pri mirakloj en la nova jaro 2014.01.06. About miracles in the new year