×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.04. La urbestro de Kasterbridĝ

2014.01.04. La urbestro de Kasterbridĝ

La urbestro de Kasterbridĝ

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

La destino de karakterhava viro

La romano "La urbestro de Kasterbridĝ" de la viktoriana angla verkisto Thomas Hardy, aperis en la jaro 1886. La urbo Kasterbridĝ estas fikcia sed modeligita laŭ la reala Dorchester.

La protagonisto estas Michael Henchard [Maikel Henĉard] kaj la romano rakontas pri la vivo de tiu ĉi viro, havanta personecon turmentitan, envieman, posedeman, kaj kiu suferas pro manio de persekutiĝo. Li ne kapablas kompreni, ĉu iu vere amas lin kaj iluziiĝas pri sia kapablo regi super la aliaj. Kiel tragika heroo, simila al la biblia reĝo Saŭlo, Michael surprize havas meteoran socian sukceson kaj fariĝas urbestro sed nur por sperti, je la fino, hontindan, katastrofan falon, tiel perdinte ĉion atingitan.

La protagonisto agas fronte de pereigaj ne elteneblaj fortoj, nur parte eksteraj sed ĉefe internaj. Kiel en klasika tragedio, tiaj fortoj neniam permesos al li ripari la faritajn erarojn, ĉar laŭ Hardy, aŭtoro el la fino de la 19-a jarcento, la destino estas la karaktero mem de la persono.

La du unuaj ĉapitroj de la libro, kiuj anticipas je 20 jaroj la ĉefajn eventojn, estas fakte la prologo. Tiu ĉi struktura subdivido ja substrekas la gravecon de tiama okazinta hontinda evento, kiu influas la tutan intrigon. La tenebra sekreto de Henchard, la terura pasintaĵo, el kiu li ne sukcesos liberiĝi, estas la prapeko de la aŭkcia vendado de siaj edzino Susan kaj filino Emma en foiro, kiam li estis juna kaj ebria.

Tamen, kvankam parto de la rakonta potenco de la romano originas el la malkovro de tiu terura aberacio de la homa naturo, la aŭtoro tute ne prezentas la protagoniston kiel monstron. Kaj samtempe ankaŭ la aŭkciita virino ne estas prezentita kiel pasiva viktimo.

La fiago mem kaj la posta reago de Michael al lia propra konduto malkovras kompleksajn aspektojn de lia karaktero. Aperas tre klare liaj internaj kontradicioj, lia detruiga emo ekmastri aliulojn, ilin tenante aŭ forĵetante laŭkaprice. Unuflake, al li nepre necesas regado sed aliflanke li suferas pro aspektoj de infana personeco, kiel hastemo kaj nekapablo prikonsideri la konsekvencojn de sia agado.

La fino de la rakonto inverse rekonstruas ĝian unuan parton: la ruiniga falo de Michael Henchard retroiras al la samaj punktoj, kiuj markis lian eskaladon al la povo. Temas pri ia simetria fermado de cirklo, kiu kontraŭas realecon - se oni entute serĉas realecon - sed ĝi kreas tragikan potencon prezentante heroon, por kiu la mensa iluminiĝo kaj kompreno alvenis tro malfrue.

Li neniamaniere povis haltigi sian ruiniĝon pro la ruza trafe efika mekanismo eltrovita de la "dioj" por sufiĉe multe mizerigi la eblecon de homo plibonigi sian situacion. Tia mekanismo agas tiel, ke saĝan komprenon pri konsekvencoj de specifa ago, homo atingas nur, kiam jam malaperis lia dezirego ĝin fari. Fine, kiel la venkita reĝo Saŭlo, decidas la senespera Michael Henchard sin faligi sur sian glavon.

Konklude, "La urbestro de Kasterbridĝ" kaj la alia antaŭa romano "For de la freneza homamaso", de Thomas Hardy ankoraŭ estas vere ĝuindaj legaĵoj.

2014.01.04. La urbestro de Kasterbridĝ 2014.01.04. The mayor of Casterbridge