×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.03 Mondvasta temperatura rekordo

2014.01.03 Mondvasta temperatura rekordo

Varma aero super Rusio kondukis al la plej milda novembro ekde la jaro 1891, la tuta jaro 2013 faris salton supren en la rangolisto de temperaturoj. Ĉu finiĝas la paŭzo de tera varmiĝo?

Nekutima vetero en Rusio kaŭzis tutteran klimatan rekordon. Varma aero el la sudo pelis la temperaturon en meza Azio dum novembro je 8 gradoj pli alten ol kutime - sur veteraj mapoj indikas grandega ruĝa makulo la varmon. Per tio la averaĝa temperaturo en proksimeco de la grundo plialtiĝis al sia novembra maksimumo ekde de la komenco de la mezurado en la jaro 1891.

La pasinta monato laŭ raporto de la usona vetera aŭtoritato NOAA situis je 0,78 gradoj super la averaĝo de 12,9 gradoj. En la 37-a jaro sinsekve la novembro per tio estis pli varma ol la averaĝo de la dudeka jarcento, la lasta iom pli malvarma okazis en la jaro 1976. Krome tio estas la 345-a sinsekva monato kiu situis super la jarcenta averaĝo.

Super la kontinentoj laŭ tio la temperaturo situis ĉe ĉirkaŭ 7,3 gradoj Celsiuso kaj per tio eĉ 1,43 gradojn super la mezumo. En suda Rusio, Kazaĥstano, Suda Hindio kaj suda Madagaskaro oni registris rekordajn temperaturojn.

Germanio aliflanke travivis averaĝan novembron. Plej ofte blovis okcidenta vento kiu pelis pli da pluvo al centra Eŭropo ol kutime. Dum en norda Germanio la suno brilis signife pli ofte ol kutime, en la cetero de la lando regis pli da malhelo ol alijare dum tiu sezono.

En Aŭstralio, en partoj de norda Ameriko kaj Grenlando regis eĉ nekutima malvarmo. Ankaŭ Grandbritio kaj Hispanio travivis kompareble malaltajn temperaturojn. Super la oceanoj oni mezuris ĉirkaŭ 16,3 gradojn, tio estas 0,54 gradoj super la averaĝo.

La nova mezurado de temperaturoj reflamigas la diskuton pli la tervarmiĝo. La longtempa tendenco ja montras plialtiĝon de temperaturoj. Sed la klimatologoj atendas pri la fino de la nuntempa paŭzo de la tervarmiĝo. La klimato restas de 16 jaroj sur nivelo kiu kaŭzis dubojn pri la klimataj prognozoj de progresanta tervarmiĝo. Plej multaj komputiloj ne povas reprodukti la paŭzon.

Laŭ oficialaj datumoj la tuttera temperaturo ekde la jaro 1998 je la mondvasta averaĝo aŭ tute ne aŭ je apenaŭ 0,05 gradoj plialtiĝis - malgraŭ la nebremsita elpuŝo de varmdomaj gasoj. Tamen dum tiu periodo okazis ankaŭ la plej varmaj jaroj ekde la komenco de la mezurado meze de la 19-a jarcento.

Skeptikuloj tial deklaris prognozojn pri danĝera varmiĝo koncerne la venontajn jarojn ne plu validaj. Tiaj principaj duboj tamen aperas antaŭmaturaj vide al la multnombraj kompreneblaj eksplikoj por la neatendita evoluo. Laŭ klimata raporto de UNO naturaj fluktuoj kiel ekzemple malvarmaj maraj fluegoj dumtempe maskas la pligrandiĝantan efikon de la varmdoma gaso. Lastatempe esploristoj eĉ opiniis ke estas pruveble ke la plivarmiĝo de la aero tute ne paŭzas, sed ke tiu konstatita paŭzo ŝuldiĝas al mankoj de mezurado.

Kaj kio pri la estonta evoluo? Surbaze de novembro la jaro 2013 avancas en la rangolisto de la plej varmaj jaroj ekde la komenco de la registradoj de la 7-a loko al la 4-a. La unuajn tri rangojn okupas la jaroj 2010, 2005 kaj 1998, kiuj ĉiuj estis jaroj dum kiuj la vetera fenomeno El Niño ŝovis varman akvon de la Pacifika Oceano al la supraj tavoloj de la maro - kaj tiel hejtis la aeron.

Post milda decembro tiel la jaro 2013 povus fariĝi la plej varma jaro sen El Niño. Dum la jaro 2014 la tuttera averaĝa temperaturo povus eĉ atingi novan rekordon. Ŝajnas esti klare ke ĉe daŭro de tiu vetera situacio aldone hejtanta El Niño povus alporti novan maksimumon ekde la komenco de la mezurado - la 15-jara temperaturtendenco tiel eble denove montrus supren.