×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2014.01.02. Sporto por la animo

2014.01.02. Sporto por la animo

Sporto por la animo

Sporto akcelas la sanon - ne nur la korpan: Pli kaj pli da studaĵoj montras, ke regula moviĝo helpas ankaŭ ĉe psikaj problemoj. Ĉe kelkaj psikaj malsanoj sporto estas simile efika kiel psikoterapio kaj medikamentoj.

Azia batalarto ĉe deprimoj, kurado kontraŭ timo kaj jogo kiel terapio de skizofrenio: Ne ĉiuj homoj kun psikaj malsanoj estas pretaj por psikoterapio aŭ volas engluti medikamentojn. Psikiatroj kaj psikologoj tial serĉas alternativojn. Sporto povus esti unu el ili.

En multaj klinikoj sporta terapio intertempe apartenas al la regula ofertaro de kuracoj: Unuflanke ĉar psike malsanaj homoj pli facile kaptas korpajn problemojn kiel ekzemple malsanojn de koro kaj sangocirkulado aŭ diabeton, ĉar ili nesufiĉe moviĝas, malsane nutras sin kaj ofte fumas. Grave psike malsanaj homoj interalie pro tio mortas averaĝe ĝis 20 jaroj pli frue ol sanaj homoj.

Sporto ankaŭ rekte plibonigas la psikan bonfarton. Nederlanda esploro kun pli ol 7000 testpersonoj ekzemple montris, ke jam unu horo da sporto en la semajno malaltigas la riskon por deprimoj, timatakoj aŭ dependecaj malsanoj. Krome la esplorista grupo raportas ke testpersonoj post psika malsaniĝo pli bone rekreiĝis se ili regule sportumis.

Precipe ĉe timatakoj kaj deprimoj korpa moviĝo ŝajnas esti sencohava terapio. Resumaj studaĵoj montras ke biciklado aŭ kurado povas malaltigi la timosentojn ĉe pacientoj kun fobioj kaj panikatakoj. En kelkaj esploroj la horoj de moviĝo eĉ simile bone efikis kiel konduta terapio kaj ke tiuj horoj pli bone helpis forigi la timojn ol aliaj kuracoj kiuj celas redukti la timon.

Simile prijuĝas la esploristoj la aplikon de sporto ĉe deprimoj: Regula trejnado laŭ tio efikas same pozitive kiel psikoterapio aŭ psikofarmaciaĵoj. Esploristoj kaj terapiistoj preferas tial persistajn sportojn kiel marŝado, kurado aŭ biciklado.

Estas tamen disputoj, en kiu grado, kiel ofte kaj en kiu intenseco la sporto plej bone efikas. Sur la bazo de la ĝisnunaj eltrovoj aŭstralia esplorista teamo pro tio rekomendas trejnadon almenaŭ trifoje en la semajno dum 30 minutoj ĉe modera ĝis forta intenseco tra almenaŭ 8 semajnoj. Ĉe tio malpli gravas ĉu la sporto okazas en grupo aŭ pri kiu speco de sporto temas.

Eksperimentoj kun musoj ekzemple montris ke sporto kiu estas malagrabla, ankaŭ ne bone efikas: la bestetoj ne ŝatas naĝi, sed des pli volonte kuras. En testoj ĉe musoj kiuj devis naĝi multe, poste en la cerbo ne aperis la pozitivaj efikoj kiujn oni trovis ĉe musoj kiuj kuris en kur-rado. Kaj tio rezultis kvankam ambaŭ grupoj same longe kaj same intense estis aktivaj.

Kiel sporto entute efikas, pri tio la sciencistoj ne jam interkonsentas. Eksperimentoj montris ke korpa aktiveco ekde certa intenseco elŝutigas feliĉhormonojn kiel ekzemple endorfinojn. Same ĝi stimulas la elŝutadon de la peptido ANP kiu estas proprakorpa tim-bremsilo. Sporto krome reduktas la elŝuton de streshormonoj.

Psikologoj krome supozas ke povas aperi sento de regado kaj potenco pri si mem, se oni venkas la internan reziston. La koncernatoj subite havas la senton ke ili kapablas efikigi ion per sia agado. Multaj sportaj ofertoj okazas en grupoj. Ankaŭ tio povas doni pozitivan efikon al la sportumado. Kaj fine la intensa moviĝo eble ankaŭ simple fordirektas la atenton pri sanproblemoj kaj cerbumaĵoj.

Kio ajn tio estas: Ĝi efikas.