×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.30. Kvarca sablo igas gluilon supergluilo

2013.12.30. Kvarca sablo igas gluilon supergluilo

Kvarca sablo igas gluilon supergluilo Free Music - Free Audio - Kvarca sablo igas gluilon su... Multaj tradiciaj gluiloj bezonas kroman porcion da energio por disvolvi sian gluivon. Francaj esploristoj disvolvis mirindan procedon kiu ne bezonas varmegon aŭ magnetojn: Ili vetas pri etaj nano-partikloj.

Ĉe multaj konsumantoj la t. n. glu-viando ne havas bonan reputacion. En normala kazo ĝi estas el vidpunkto de sano tute senproblema - sed la imago manĝi viandon kiu estas kunmetita el multnombraj pecoj, tio ne plaĉas al ĉiu. Ekde aŭtuno de la venonta jaro tiaj produktoj laŭ EU-juro devos esti markitaj kun la averto "kunmetita el viandopecoj". Ĝis nun oni uzas enzimojn por kunglui la viandon. Nun francaj esploristoj evoluigis novan gluilon por ĝeloj kaj biologiaj teksaĵoj. La truko - kiu ĉe kelkiuj same ne estos sendisputa - ĉe tio estas : La gluivo ekestas per plej maldika kvarca sablo kun grandeco de la sableroj de 5 ĝis 50 nanometroj, do miliononoj de milimetroj.

Ĉe du kungluitaj pecoj da bovida hepato laŭ la esploristoj la kunligo restis firma ankaŭ ĉe tirado kaj tordado.

"Gluado helpe de nanopartikloj povas aperi kiel paradoksa, ĉar pulvoro kun partikloj en grandeco de mikrometroj kiel ekzemple talko estas norma rimedo por malebligi la kungluiĝon de materialoj", skribas la sciencistoj. Decide estas ke la grandeco de la partikloj estu komparebla kun la maŝograndeco de la kunteksitaj longĉenaj molekuloj de la kungluotaj materialoj. En tiu kazo la kvarcaj nanopartikloj fariĝas tre gluivaj kunigiloj.

Gluiloj konsistas plej ofte el polimeroj. Tamen se polimeroj kiel en gelateno aŭ en similaj ĝelecaj substancoj devas esti kunligitaj, tio povas fariĝi komplika afero. Multaj gluiloj bezonas altajn temperaturojn, elektran kampon aŭ ĥemian reakcion por disvolvi la gluivon. Per tio la kungluotaj materialoj tamen povas mem modifiĝi. La nova gluilo el Francio havas la avantaĝon ke ĝi funkcias ĉe ĉambra temperaturo kaj ne modifas la supraĵojn de la kunligotaj materialoj.

Por atingi grandan gluivon sufiĉas surmeti la novan gluilon en tute etaj kvantoj kiel solvaĵon. Kunpremado per du fingroj dum malmultaj sekundoj efikas al forta kunligo. Ĉe ŝarĝotesto ĝelo ŝiriĝis ĉe pluraj lokoj, sed ne ĉe la gluitaj. La esplorista teamo eksplikas la gluivon per la mekanismo ke ĉe la tirado al la kunligitaj materialoj ja malgluiĝas unuopaj polimeraj ĉenoj disde la nanopartikloj, sed ke tuj realgluiĝas novaj nanopartikloj al la libera loko.

Eĉ se la gluitaj materialoj malgluiĝas sub forta tira ŝarĝo, sufiĉas kunpremado per du fingroj por reglui ilin. Helpe de tiu eco eblus disvolvi memriparantajn materialojn, skribas la esploristoj.

La sciencistoj vidas ankaŭ aplikeblecojn por la nova gluilo en la medicino, ekzemple por la bredado de organikaj teksaĵoj aŭ en la ĥirurgio. Kungluitaj pecoj de teksaĵoj restus elastaj kaj porozaj por likvaj substancoj. Krome la gluilo restis efika post kiam la kungluitaj materialoj alprenis akvon - kaj per tio atingis la kvinoblan grandecon ol origine.

2013.12.30. Kvarca sablo igas gluilon supergluilo 2013.12.30. Quartz sand turns glue into a super glue