×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.27. Kiel ĉiu biciklo fariĝos elektra

2013.12.27. Kiel ĉiu biciklo fariĝos elektra

Kiel ĉiu biciklo fariĝos elektra

Record and upload voice » Pri tio jam atendadis multaj homoj: Inteligentaj kaj malmultekostaj aliekipaĵaroj faras el ĉiu biciklo elektran. Tio estas radikala ŝanĝo ĉar la produktantoj de bicikloj kapablis tion ĝis nun nur je altaj kostoj kaj prezoj.

Elektraj bicikloj estas parto de la elektra mobileco kiu vere funkcias. En Germanio estas vendataj pli ol 400.000 ekzempleroj ĉiujare.Plej multaj e-biciklantoj tamen jam ne plu estas tute junaj. De jaroj la komerca branĉo provas forigi tiun maljunecan bildon. Sed la sukceso estas nur modera. Venontjare tio povus ŝanĝiĝi. Tiam surmerkatiĝos movigiloj kiuj je malaltaj kostoj ŝanĝos preskaŭ ĉiun biciklon al elektra.

La plej granda novigo en la kampo de e-bicikloj de jaroj ne devenas de granda bicikla marko kaj ankaŭ ne de renoma motorproduktanto. Nuntempe du novaj entreprenoj en Usono prezentas siajn projektojn, kiuj je unua vido tre similas unu al la alia: SmartWheel de FlyKly kaj Copenhagen Wheel. En ambaŭ kazoj temas pri alikonstruaj ekipaĵaroj kiuj kapablas ŝanĝi preskaŭ ĉiun biciklon al elektra. La elstaraĵo estas la tekniko: Movigiloj kaj baterioj estas kaŝitaj en rada aksingo en grandeco de telero, la ŝaltado okazas sendrate per ajna kompufono. La avantaĝo estas ke por alikonstrui la biciklon necesas nur ŝanĝi la malantaŭan radon, en la kadro mem ne necesas munti kablojn aŭ surŝraŭbi ion. Kiu kapablas ŝanĝi difektitan pneŭon, tiu kapablas ankaŭ alikonstrui sian biciklon.

Al tio aldoniĝas la sensacia prezo: Ĝis nun aliekipaĵaroj kostis facile 1400 eŭrojn, la ŝanĝoradoj apenaŭ pli ol 400 eŭrojn. Supozeble necesis ke aperu novuloj por igi la elektran biciklon favorpreze akirebla. Ĝis nun la produktantoj de e-bicikloj povis postuli altajn prezojn: Sub 1800 eŭroj apenaŭ haveblas marka rado. La intereso pri malmultekostaj solvoj pro tio estis malgranda. Ĉu la motoroj daŭre laŭ kvalito estos konvinkaj, tion oni tamen ne jam povas respondi.

La novaj aliekipaĵaroj sin direktas al enurbaj avanuloj. Jam la ŝaltado per kompufono postulas iom junan klientaron. La atingopovo de 35 kaj 50 kilometroj sufiĉas por ĉiutagaj vojdistancoj, por ekskursaj biciklantoj ĝi tamen estas tro malgranda.

La kompufono estonte stiros la e-biciklon. La aplikaĵetoj por ambaŭ produktoj jam nun metas la establitajn produktantojn en malmodernan lumon. La kompufono kiel ŝaltcentralo malfermas senfinajn eblecojn. Ĝi povas ekzemple sendrate komuniki kun brusta zono por mezuri la baton de la koro, samtempe la motoro komunikas la tretenergion.

Estos interese kiel reagos la establitaj produktantoj je tiu defio de la novuloj. Supozeble ili aliĝos al tiu ideo per propraj disvolvaĵoj, ĉar la ideo elektrigi ajnan biciklon je malaltaj kostoj certe entuziasmigos la klientojn.