×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.26. Hundoj kiel kuraciloj

2013.12.26. Hundoj kiel kuraciloj

Hundoj kiel kuraciloj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Kutime oni nomas hundojn “la plej bonaj amikoj de homoj”. Amo inter homoj kaj hundoj fakte estas tre antikva – ekde la tempo, kiam hundoj ĉesis esti lupoj kaj fariĝis alia specio. Pruvo pri tia amo estas, ke jam la trian fojon ĉi-jare ni revenas al tiu temo en la Esperanta RetRadio (ni jam parolis pri hundoj en januaro kaj en novembro). Mi esperas, ke la karaj geaŭskultantoj ne enuas.

Hodiaŭ ni konsideru la efikon de kunvivado kun tiuj amikaj bestetoj rilate al la sano de iliaj posedantoj. Fakte, ĉiu hundposedanto intuicie sentas, ke iliaj bestamiketoj estas bonfaraj al ilia sanstato. Sed intuicio ne sufiĉas. Kiam grava medicinrevuo kiel la usona “Circulation” tion publikigas, tiam indas atenti kaj konsideri la aferon. Kaj tiu prestiĝa periodaĵo publikigis artikolon sub la titolo “Dorlotbestoj kaj risko je kormalsano”. Efektive, la studaĵo temas pri “dorlotbestoj” ĝenerale. Sed estas klare, ke rilate al homa sano, hundoj estas sendube la plej taŭga speco de dorlotbestoj. La konkludo estas klara: havi (kaj bone prizorgi!) hundon malgrandigas la riskon suferi kormalsanon. Kiel oni scias, kormalsanoj estas inter la plej oftaj kaŭzoj de morto en la tuta mondo. Alta sangpremo, grandaj kvantoj da kolesterolo en la sango kaj diabeto pligrandigas la riskon. Esploroj montris, ke posedi hundon malaltigas la sangpremon kaj la nivelon de kolesterolo en la sango. Krome, hundposedantoj kutimas plenumi pli da korpekzercoj ol senhunduloj, interalie pro la bezono promenigi la beston. Cetere, kiam amema hundhavanto promenas kun sia amiko, oni ne scias precize, kiu promenigas kiun… Oni ne rajtas aserti, ke hundoj malgrasigas homojn, sed la fakto estas, ke prizorgado de hundoj faciligas maldikiĝon. Kaj kvankam ankaŭ katoj estas amindaj dorlotbestoj, tamen ili ne favoras korpekzercojn! Prizorgado de dorlotbestoj estas saniga ankaŭ en aliaj sencoj. Ĝi estas motiviga, ĝojiga sperto kaj certe plifortigas la homajn kapablojn reagi kontraŭ streĉaj situacioj. La sciencistoj nun jam ne dubas, ke ĝi prezentas mezureblan protekton al la homa sano. Tamen, ne aĉetu aŭ adoptu hundeton nur por egoisme bonfaradi al via koro. Pensu ankaŭ pri bonfarado al la koro de via amiketo.