×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.25. Veki bezonon por interlingvo en komunumoj

2013.12.25. Veki bezonon por interlingvo en komunumoj

Veki bezonon por interlingvo en komunumoj

Inter esperantistoj ĉiam denove ekflamas la diskuto kial nia lingvo en la mondo havas nur limigitan sukceson kaj per kiu strategio oni povus plibonigi la perspektivon por la estonteco. Rilate al strategioj oni diskutas pri politika agado, ĉar oni kredas ke per politika agado eblas decide plibonigi la situacion kaj reputacion de Esperanto. Tiu diskuto daŭras de jardekoj kaj ĝi restas daŭre senfrukta. Tiu senfrukteco de la diskuto baziĝas sur grava miskonsidero de la fenomeno lingvo. Lingvo estas unuavice soci-kultura fenomeno kaj politika agado favore al lingvo havas nur tre marĝenan signifon, ĉar la vivo de lingvo dependas de multaj aliaj tre fortaj faktoroj.

La plej forta faktoro estas la parolado en komunumo. Do la vivo de lingvo dependas de la vivo de la koncerna komunumo de homoj kiuj havas intereson komuniki inter si. Por nova internacia lingvo dekomence ne ekzistas komunumo. Ja principe eblas ke certaj komunumoj transprenas ĝin por tiel komuniki pli bone inter si, sed tio komence povas funkcii nur ĉe malgrandaj komunumoj. Kaj necesas prikonsideri ke temas ja pri internaciaj komunumoj kiuj kutime havas nur porokazan bezonon pri komunikado.

Laŭ la origina ideo de Zamenhof Esperanto devus servi precipe en lokoj kie vivas homoj el diversaj gentoj. Dum la epoko de Zamenhof tia situacio de multlingveco en unu loko estis tre ofta kaj tio kaŭzis malpacon inter la diversaj lingvaj kaj religiaj grupoj. En la hodiaŭa epoko aliflanke tia situacio maloftiĝis. Pli kaj pli validas la principo: unu regiono - unu lingvo. Tiel la koncerna landa aŭ regiona lingvo fariĝas ankaŭ plej ofte la interlingvo por enmigrintoj.

Mi povas imagi ke Esperanto funkcias en portempaj komunumoj, plej bone en kunteksto kun klerigado, do lernejoj al kiuj venas gestudentoj el diversaj landoj por akiri tie specialan scion pri iu afero aŭ metio kiu ne estas rekte ligita kun iu specifa lingvo. Tia lernejo ja jam ekzistas, nome en Bydgoszcz en Pollando, la Internacia Studumo pri Turismo. La avantaĝo de la hodiaŭa situacio estas ke la gestudentoj en tia lernejo ja post la fino de la studado disiras, sed ke ili per la interreto povas daŭrigi la kontakton inter si kaj tiel povas ankaŭ uzi la komunan interlingvon. El tiuj poststudaj kontaktoj povas fariĝi profesia kunlaboro kio stabiligus la aplikadon de la komuna interlingvo.

La konkludo el ĉio tio estas ke la progreso por Esperanto ne venas el iu granda - aŭ eble eĉ grandioza - publika agado, sed el la daŭra serĉado kaj klopodado por trovi taŭgajn aplikokampojn kaj la koncernajn komunumojn por tie uzi Esperanton kiel interlingvon. Se ekzistas bona koncepto por certa aplikokampo kaj por la koncernaj homoj, tiam eblas organizi la instruadon de la lingvo por tiu kazo.

Tia laboro kompreneble estas sufiĉe pena kaj postulas klerajn homojn kiuj kompetentas pri la koncernaj fakoj kaj kiuj regas la lingvon por bone transdoni ĝin al aliaj homoj. Revado pri iu "fina venko" en fora estonteco certe ne sufiĉas por antaŭenigi Esperanton.