×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.23. La mirinda mondo de neĝflokoj

2013.12.23. La mirinda mondo de neĝflokoj

La mirinda mondo de neĝflokoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Okaze de tre escepta neĝofalo en Jerusalemo

La miro, kiun la neĝo kaŭzas al ni, fontas ankaŭ el ĝia surpriza neeksplikebla mistero, io tiel varia, tiel ŝanĝa, kaj ĉefe el ĝia kapablo draste aliigi, dum kelkaj horoj aŭ dum tuta sezono, la pejzaĝon kaj la tutan teritorion ĉirkaŭ ni.

Je la fino de la deknaŭa jarcento, la norditala poeto-verkisto-pentristo Enrico Thovez [Enriko Tovec] konfesis: "Mi tute ne povus vivi en loko, kie ne neĝas!". Tio verŝajne valoras ankaŭ por kelkaj bonŝancaj neĝamantoj inter ni.

La neĝo ne nur fascinis verkistojn kaj pentristojn, sed ankaŭ tre seriozajn sciencistojn. Imagu! La unua, kiu okupiĝis pri neĝo estis la granda matematikisto-astronomo Johano Keplero, kiu en 1611 verkis etan disertaĵon pri la heksagona strukturo de neĝkristaloj. Alia matematikisto, la italo Donato Rossetti, en 1681 eldonis pli detalan sciencan disertacion, inkluzivantan desegnojn de kelkcentoj da variaj strukturoj de neĝkristaloj, observataj per mikroskopo, tiam noviga scienca ilo.

Poste, dum pli ol jarcento, fakte ĝis la apero de la fotografarto, oni ne plu interesiĝis science pri neĝo. Dum la unuaj jardekoj de la dudeka jarcento, la usonano Wilson Bentley [Ŭilson Benlji] kolektis pli ol 5,000 mikroskopajn fotojn de neĝkristaloj (vidu ekzemplojn supre en la flava kadro).

La centra punkto de ĉiu neĝkristala strukturo estas malgranda perfekta heksagono, nomata nukleo de glaciiĝo, kiu kreiĝas ĉirkaŭ ereto el argilo aŭ poleno aŭ alia eta malpuraĵo en grandaltecaj nuboj je temperaturo de -15 gradoj. Poste pro amaso da eventoj, la neĝkristalo perdas tiajn homogenajn karakteraĵojn kaj tre multe transformiĝas laŭ sennombraj kristalaj strukturoj. Vidu supre, en la ruĝa kadro, foton de surpriza neĝkristalo faritan per elektronika mikroskopo.

En la jaro 1966, du sciencistoj (japano kaj koreano) difinis la ĝis nun uzatajn 78 bazajn tipojn de neĝkristaloj (vidu la tabelon en la supra blua kadro). El tiuj bazaj tipoj, pro la tre variaj nubaj kondiĉoj kaj laŭ la leĝoj de ĥaoso, kreiĝas grandega vario de neĝkristalaj strukturoj. Fakte, dum la 4 miliardoj da pasintaj jaroj ne falis, kaj estonte ne falos du egalaj neĝflokoj, ĉar la nombro de iliaj eblaj kombinaĵoj superas, je ordo de grando, tiun de la atomoj ĉeestantaj en la universo.

Al ni la neĝo ŝajnas blanka, kvankam ĝiaj komponantoj estas glacikristaloj plene travideblaj. Tio okazas, ĉar la lumradioj ĉiudirekte refraktitaj de la neĝkristaloj inkluzivas la tutan kolorspektron, kies sumo donas ĝuste la blankan koloron, kiu atingas niajn okulojn.

Fine, jen kelkaj tiklaj statistikaj datumoj pri neĝfalado en la mondo: la plej neĝoriĉa loko en la mondo troviĝas en Usono, norde de Seatlo, en la ŝtato Vaŝingtonio, kie, dum la vintra sezono 1998-1999 falis 28 metroj da neĝo. En la Alpoj, en la montpasejo Granda Sankta Bernardo, la rekorda sezona neĝfalado estis 25 metroj. En Jerusalemo, kie kutime tute ne neĝas, la lastan 14-an de decembro, falis 70 centimetroj da neĝo. En la pasinteco, nur antaŭ preskaŭ jarcento, en la jaro 1920, okazis en Jerusalemo neĝofalo de 98 centimetroj.

Tamen, pro la tergloba varmiĝo, dum la lastaj jardekoj, sufiĉe multe malpliiĝis la neĝofalo, ankaŭ sur la montoj mem. Kaj certe ne povas nin konsoli la neĝo pafita de neĝkanonoj en skiadstacioj, konsistiganta el banalaj tute homogenaj glacieretoj.

Laŭplaĉe, vi povas spekti la ĉi-suban esperantan filmeton pri la lasta tre escepta neĝofalo en Jerusalemo, kiu ankaŭ entenas deklamon, fare de la jerusalema esperanta poeto Mikaelo Giŝpling, de lia ĉarma poeziaĵo pri la neĝo :

2013.12.23. La mirinda mondo de neĝflokoj 2013.12.23. The wonderful world of snowflakes