×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.22. Festoj kaj donacoj

2013.12.22. Festoj kaj donacoj

Estas apenaŭ sezono en la jaro en kiu la kalendaraj eventoj regas nin kiel dum decembro: Unue komenciĝas la advento, do la antaŭkristnaska periodo, en kiu jam ĉe la komenco okazas ĉie en la lando adventaj vesperoj kun muziko, kantado kaj rakonta prelegado. Tiu eniro en la antaŭkristnaskan etoson la komercistoj forte akcelas, ĉar por plej multaj el ili tio estas la plej forta sezono. Adventaj merkatoj kompletigas tiun scenon kaj la tipa trinkaĵo tie estas la punĉo kun multege da sukero.

Aliaj okazaĵoj dum advento estas la antaŭkristnaskaj festoj de firmaoj kaj asocioj (inkluzive de la E-asocioj kun la Zamenhof-festoj). Plej ofte oni partoprenas en pluraj tiaj festoj en kiuj oni ricevas abunde da manĝaĵoj malfruvespere, kio kondukas kun malmulte da moviĝo en libera aero - pro malhelo kaj malvarmo - al plialtiĝo de la korpa pezo jam antaŭ Kristnasko.

Sed tio ne jam estas la fino de la festado. Dum la kristnaska festo denove surtabliĝas abunde da pladoj kun poste kukoj kaj kuketoj, kaj la jarfina festo denove estas okazo por ĝui manĝadon kaj trinkadon.

Tiu sezono de la finiĝanta jaro estas ankaŭ bona okazo por fari bilancon pri la jaro kaj por pridonaci sin kaj aliajn, precipe okaze de la kristnaska festo. Tamen de jaro al jaro tiu donacado fariĝas pli kaj pli malfacila. Unuflanke la homoj posedas jam multajn grandajn kaj malgrandajn objektojn kaj ofte ili apenaŭ trovas lokon por la ricevitaj donacaĵoj. Aliflanke multaj utilaj objektoj ne estas tiel simple utiligeblaj, necesas okupiĝi pri ili kaj lerni kiel plej bone uzi ilin. Donacoj tial fariĝas pli kaj pli nematerialaj. Donaci tempon, atenton, komprenemon fariĝas tiel pli valora donaco ol iuj multekostaj objektoj.

Tio rilatas ankaŭ al nia kara lingvo. Ĝi estas donaco al la homaro. Per ĝi la homoj kiuj akiris ĝin povas pli bone esprimi sin kaj tiel kreskigi sian personan memvaloron, ili ricevas pli vastan horizonton ol tio povus okazi per iu ajn alia fremda lingvo. Tamen ankaŭ tiu donaco nur utilas se oni okupiĝas pri ĝi kaj dediĉas sufiĉe da atento al ĝia praktikado. Tial estas kompreneble ke multaj homoj post iom da okupiĝo pri la lingvo rezignas pri tio, ĉar la komenca entuziasmo jam perdiĝis kaj la ĉarmo de la noveco ne plu efikas. Kaj ĉar temas pri donaco, ne konvenas trudi ĝin al homoj. Ili libervole alprenu la lingvon. Tio kompreneble kondukas al nur malrapida kreskado de la lingvo. Sed pri tio ni devas esti paciencaj kaj esti feliĉaj ke ni jam mem povas ĝui la lingvon.

Do se vi donacos, atentu kion vi donacos al kiu!

2013.12.22. Festoj kaj donacoj 2013.12.22. Celebrations and gifts