×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.20. Ankaŭ patroj heredigas sian vivostilon

2013.12.20. Ankaŭ patroj heredigas sian vivostilon

Ankaŭ patroj heredigas sian vivostilon

Virinoj scias kiom gravas folacido por iliaj infanoj. Ankaŭ viroj devus scii tion: Nome folacido grave influas la spermon.

Viroj estas produktivaj - kun ĉiu bato de la koro formiĝas proksimume mil spermoj - kaj tamen la viroj kaj la scienco kundividis la konvinkon ke por la sano de freŝe generitaj aŭ tute ne generitaj infanoj nur kompetentas la virinoj. La virinoj ne fumu kaj nutru sin sane, interalie per la vitamino B9, foloacido. La nomo venas el la latina lingvo, ĝi signifas "folio". Ĝi formiĝas interalie tie, ni homoj mem ne povas sintezi ĝin, ĝi venas en nian korpon ekzemple per foliaj legomoj, sed ankaŭ per fiŝo kaj viando. Kaj se homa korpo troviĝas je tre frua evoluŝtupo, nome en la utero, ĝi bezonas aparte multe da folacido, alikaze minacas damaĝoj, ekzemple misformado de la spino.

Tial gravedulino prenas sintezitan folacidon. Eble ankaŭ viroj faru same. La viroj, kiel ili rilatas al tio? Ili kontribuas por la infanoj siajn genojn, kaj tiujn genojn ili ja havas de la naskiĝo, la genoj ne estas modifitaj per la vivostilo kaj la naskiĝo! Tamen ili modifiĝas, la malnova dogmo ke nur per la genoj - resp. iliaj "literoj" io estas pludonata al la sekva generacio, fariĝas rompiĝema pli kaj pli de tago al tago. Ĉar la genoj povas esti modifitaj per la medio kaj la vivostilo - tion prizorgas la epigenetiko. Ĝi faras tion interalie per tio ke alpendiĝas metilgrupoj al la genoj. Tio kaŭzas ke la samaj genoj povas prizorgi malsamajn aktivecojn.

Kaj tio eĉ efikas en la spermo. Tion rimarikis kanada esploristino ĉe virmusoj. En ties voraĵo troviĝis folacido je malsamaj kvantoj, kaj se troviĝis nur malmulte, la idoj devis suferi pro tio. "Ni vidis gravajn malnormalaĵojn de la skeleto", la esploristino raportas kaj ŝi trovis ankaŭ la kaŭzon por tio. Folacido estas antaŭstupo de tetrahidrofolato, tiu substanco liveras interalie metilgrupojn. Do precize tion per kio laboras la epigenetiko.

Se tiu substanco mankas en la korpo, la spermoj ne ricevas sufiĉe da metilgrupoj, tio estas la malbona heredaĵo supozeble ne nur ĉe virmusoj. Sed ankaŭ ĉe homviroj, se ili ne nutras sin ekvilibrite kaj enbuŝigas al si precipe grasenhavan rapidvoraĵon. Kaj se tiuj viroj havas tro da graso en sia korpo, tiam la folacido ne povas esti bone prilaborata. Pro tio patroj devas pripensi kion ili enbuŝigas, kion ili manĝas, trinkas kaj fumas por ne damaĝi al siaj eblaj idoj.

2013.12.20. Ankaŭ patroj heredigas sian vivostilon 2013.12.20. Fathers also inherit their lifestyle