×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.18. Ĉu ni ankoraŭ legas librojn?

2013.12.18. Ĉu ni ankoraŭ legas librojn?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

De iom da tempo mi demandas min, kial ne aperas en nia kara Esperanta RetRadio artikoloj pri... libroj! Nenio estas pli intima al nia Esperanta kulturo ol libroj, kaj tamen inter la vasta amaso da interesaj temoj oni ankoraŭ ne traktis ĉi tie pri iu reprezentanto de nia literaturo – almenaŭ se mi bone memoras. Jen mi do proponas hodiaŭ ĉi tiun specon de inaŭguro, kun la intenco de tempo al tempo okupiĝi pri aliaj verkoj, se tio interesas niajn aŭskultantojn. Kaj mi esperas, ke miaj kolegoj en la radio faru simile.

Mi pensis pri tio antaŭ nelonge, kiam mi finis la legadon de tre bona broŝuro: “José Matias”, de la portugala klasikulo Eça de Queirós. Kiam oni legas bonegan verkon, oni tuj emas dividi tiun plezuron kun niaj amikoj. Tion mi faras nun. Eça de Queirós vivis dum la dua duono de la 19-a jarcento, kaj estis eksterordinare talenta verkisto. Lia kolorriĉa lingvaĵo, lia inklino al ironio kaj forta realismo, lia akra kritikemo al sociaj stultaĵoj faris lin polemika aŭtoro siatempe. Li diplomiĝis kiel juristo ĉe la fama Universitato de Koimbro kaj laboris kiel advokato dum iom da tempo. Poste li sekvis karieron kiel diplomato en Kubo, Anglujo kaj Francujo. Li mortis en la jaro 1900 kaj lasis tutan serion da romanoj kaj rakontoj, kiujn oni konsideras unuarangaj en la portugala literaturo.

“José Matias” estas unu el tiuj rakontoj. Temas pri la historio de viro, kiu amegas virinon, sed nur de malproksime. La obseda rigardado al la amatino, sen konkretaj rilatoj, kondukas al tragedio. La teksto certe estas frandaĵo ankaŭ por psikanalizistoj. Estas interese observi, kiel Eça de Queirós priskribis homan situacion ŝajne absurdan, eĉ misteran, en tempo, kiam la nocioj pri “nekonscio”, tuj poste alportitaj de Freŭdo, ankoraŭ ne ekzistis. Artistoj foje intuicie anticipas tiajn konojn. La libreto estas eldonita dulingve – en la portugala kaj Esperante. La traduko estas tre bona, farita de la kompetenta veterano José Dias Pinto. La grafika aspekto estas agrabla, kun ĉarma bildo sur la kovrilo, belaj vinjetoj kaj paĝornamaĵoj. Mi gratulas al Asocio Esperantista de San-Paŭlo, kiu nuntempe reaktivigas sian eldonan fakon, post plurjara halto. Respondecas pri tio precipe la entreprenema prezidanto, José Roberto Tenório.

Ni esperu, ke pliaj tiaj libroj eldoniĝu, ĉar, malgraŭ nia amo al interretaj paĝoj, ni ankoraŭ legas librojn!