×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.15. Forbruligota letero

2013.12.15. Forbruligota letero

Forbruligota letero

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

Varsovio, la 15-an de decembro 1917

Kara Paĉjo, Hodiaŭ la unuan fojon, okazas via naskiĝtago sen via ĉeesto. Se vi plu vivus ĉi tie, mi preparus por vi etan surprizan donacon kune kun danka bondezirkarto. Sed vi loĝas nun en la transmondo. Tuj post kiam mi finos tiun ĉi leteron, mi forĵetos ĝin en la fajron de la kameno, por ke ĝi aliformiĝu en fumon. Mi esperas, ke tiel miaj pensoj atingos vin en la nevidebla mondo de spiritoj, pri kiu foje babilis kelkaj el viaj gastoj. Jen mi tajpas tiujn ĉi vortojn per via malnova tajpilo, kiun vi tiom amis. Ekde longe mi kutimiĝis ekdormi ĉiuvespere, aŭskultante la ritmon de via tajpado. Nun mankas al mi tiu kara lulkanto. Ĉu ĝi ne mankas al vi tie, kien vi transloĝiĝis? Ĉu vi rememoras Paĉjo, kiom fiera mi estis, kiam vi unuan fojon permesis al mi tajpi? Kaj ĉu vi rememoras ke, ĝis antaŭ kelkaj jaroj, mi veturigadis miajn pupojn per la kovrilo de tiu ĉi tajpilo? Ĝuste en tiu kovrilo, Panjo trovis antaŭ nelonge la lastajn paĝojn, kiujn vi tajpis. Temis pri eseo ankoraŭ nefinita, kiun ni legis kvazaŭ ĝi estus via adiaŭa letero. Mi neniam forgesos la konfeson, kiun vi faris tie. Vi skribis: “Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero…; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo…; ke io min gardas al alta celo…” Mi ĉiam rememoros tion, Paĉjo. Vi ne malaperis. Via vivo estos por mi modelo kaj inspiro. Mi promesas, ke mi ĉiam pluiros sur via bela vojo, por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj. Ĝojan naskiĝtagon, Paĉjo! Tutkore brakumas vin, via amanta filino, Lidja * ---

* Lidja ZAMENHOF (1904 – 1942) estis la plej juna filino de Ludoviko Lazaro ZAMENHOF. Je la morto de sia patro en aprilo 1917, ŝi estis 13 jaraĝa. Ĝis la fino de sia vivo, Lidja verkis, tradukis kaj instruis pri Esperanto kaj bahaismo. Ŝi estis murdita en la nazia ekstermejo de Treblinka. Ŝia kompleta originala verkaro estas “Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj“, eldonita de Flandra Esperanto-Ligo, 2009.

[Tiu ĉi fikcia letero aperis unuafoje en “Rusia Esperanto-Gazeto”, februaro 2011.]