×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.13. La (granda) nazo faras la viron

2013.12.13. La (granda) nazo faras la viron

La (granda) nazo faras la viron

Viroj havas pli grandajn nazojn ol virinoj. Tio ne servas kiel multaj aliaj trajtoj en vizaĝoj de homoj aŭ bestoj al donado de signaloj. La kaŭzo estas la bezono pri energio.

En la centro de la vizaĝo troviĝas la nazo kaj pri la nazo de la viro oni supozis ke ĝi ne unuarange rilatas al la arkitekturo de la vizaĝo sed kun tute alia korpoparto. Tio ja ankaŭ estas ĝusta, la nazo de la viro rilatas al lia pulmo kaj de tiu plue al la muskoloj kiuj en la fina fazo de la adoleskado estas alkreskantaj, en la puberiĝo.

Ĉe la simioj sufiĉas vizito en la bestoĝardeno por admiri la mirindan variecon precipe de la koloroj kaj iliajn kombinojn kaj desegnojn. Darwin rimarkis tion, li kaj kelkaj el liaj samtempuloj interpretis tion kiel kamufladon, aliajn trajtojn aliflanke kiel donadon de signaloj. Sed tiam la interesiĝo pri la temo perdiĝis, nur antaŭ kelkaj jaroj oni denove serĉis eksplikojn en du direktojn: La konstruo de la vizaĝo inkluzive de ĝia hararo povas baziĝi sur la vivokondiĉoj aŭ sur la vivmaniero.

Al la vivokondiĉoj apartenas ekzemple la sunradiado, ĝi estas danĝera. Tial la haŭtkoloro de la homoj malheliĝas ju pli proksime ili vivas ĉe la ekvatoro, kaj la koloroj de vizaĝoj de multaj simioj same rilatas al tio. Aparte malhela ĝi estas ĉe simioj kiuj vivas proksime al la ekvatoro kaj krome en malhelaj arbaroj. Estas malfacile interpreti tiun detalon, en la arbaro ja ne brulradias la suno, sed eble tiuj bestoj ofte moviĝas en la arbokronoj, oni scias nur malmulte pri ilia vivmaniero.

Aliaj detaloj estas pli klaraj, multo rilatas al la socia vivo. Ju pli grandaj grupoj estas, en la simia specio de la mandriloj kunvivas ĝis 800 individuoj - des pli abunde floras en la vizaĝo la koloroj kaj desegnoj. Tio servas por separi sin disde aliaj specioj - de najbaraj specioj kiuj eldiferenciĝis dum la kuro de la evolucio el la samaj komunaj prauloj - tio kompreneble servas al la identiĝo ene de la grupo. Sed ĉu ĝi servas ankaŭ por pli subtilaj signaloj? Verŝajne ne, tion montras la primatoj kaj fine ankaŭ la homoj. Ties vizaĝoj ne estas buntaj, ili fariĝas pli kaj pli unukoloraj, supozeble ĉar la komunikado pli kaj pli rafiniĝis kaj premis la mimikon en la antaŭan parton de la vizaĝo. Por tio ne necesas impresaj miksoj de koloroj.

Kaj ĉe homoj fine aldoniĝis ankaŭ la lingvo. Por ebligi ĝin la vizaĝo bezonis rekonstruon, precipe la mandiblo devis malgrandiĝi, alikaze ni ne povus precize movi nian langon dum parolado. Tiu alikonstruo verŝajne ebliĝis pro la uzo de fajro resp. pro la per tio ebla rafinado de la manĝaĵo kiu igis ŝrumpi la fortegan muskolaron de la mandiblo.

Do ne ĉio en la vizaĝo estas signalo, ankaŭ la nazo ne estas tia, ĝi estas ekstera funkciilo de la pulmo. La neandertalaj homoj havis tre grandan nazon, sed dum malvarmaj periodoj rekomendiĝas malgranda nazo, en ĝi la aero devas varmiĝi. Sed malgrandan nazon la neandertalanoj ne povis havi ĉar por iliaj fortikaj korpoj ili bezonis multe da energio: oksigenon.

Ĉe infanoj la nazo estas same granda, sendepende de la sekso. Tio ŝanĝiĝas en la aĝo de 11 jaroj, tiam alvenas la kreskofazo de la puberiĝo. Ĝi alportas al la maturiĝantaj viroj nazojn pli grandajn je dek procentoj, ili kontentigas la pli grandan bezonon de energio: Viroj tiam kreske ricevas 95 procentojn da muskoloj kaj kvin procentojn da graso; ĉe la maturiĝantaj virinoj estas 85 procentoj da muskoloj. Graso ne konsumas energion, muskoloj aliflanke multe. En tiu senco la nazo estas sendependa de la vizaĝo kaj kunligita kun aliaj partoj de nia anatomio.