×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.12. Kial matematiko feliĉigas

2013.12.12. Kial matematiko feliĉigas

Kial matematiko feliĉigas

Matematiko separas la mensojn: Unuj amas ĝin, aliaj malamas ĝin. Tamen mondo sen ĝi estas neimagebla. Se oni forigus ĝin el nia kulturo, tio retroĵetus nian civilizon je jarmiloj.

Verdire la afero pri la feliĉo estas simpla: Gravas nur ke en la cerbo specialaj feliĉhormonoj ĝuste fluas. Ilian fluadon povas instigi laŭ persona gusto tute diversaj impresoj, ekzemple bela skulptaĵo, emociiga melodio, virga pejzaĝo, simpatia vizaĝo, sed ankaŭ rompiĝema pensokonstruaĵo en la matematiko. Tamen necesas en tiu kazo venki pli grandan reziston: Dum ni ĉiuj povas ĝui sen iaj antaŭkondiĉoj belan sunsubiron, necesas edukado de la menso por senti tion kio feliĉigas en la matematiko.

Plej multaj homoj certe konsentus ke matematiko produktas tre intensajn sentojn. Ne ĉiuj estas pozitivaj. Matematiko multe polarizas kiom apenaŭ aliaj agadoj. Tiuj kiuj ne ŝatas ĝin kutime malamas ĝin. Kaj tiuj kiuj ŝatas ĝin, amas ĝin tre intense kaj travivas en la mondo de la nombroj, formuloj kaj pensfragmentoj tiun bonfarton de feliĉo, kiun ni ĉiuj tiom ŝatas.

Ke matematiko estas ekstreme utila, tio nun en la komencaj jardekoj de la tria jarmilo estas vaste konata. Ankaŭ en nia ĉiam pli komplikiĝanta ĉiutago kompetenteco pri matematiko pruviĝas kiel tre avantaĝa. Modernaj filozofoj eĉ parolas pri tio ke la surviva avantaĝo de matematiko jam superas la survivan avantaĝon de la lingvo: Puraj lingvohomoj ne plu komprenas nian kvantecan kaj kompleksan mondon.

Kaj ankaŭ tio estas ĝusta: Eblas pripensi ĉion prenante la matematikon kiel instrumenton. Tio koncernas eĉ laŭsajne plene nematematikajn temojn. Aŭ ĉu vi estus pensinta ke ekzistas matematika teorio kiu okupiĝas pri nodoj? Ties rezultoj finfine kondukas al la "string"-teorio en la fiziko kaj alportas novajn vidojn en la strukturon de nia mondo.

Aŭ prenu la matematikan teorion pri atendoĉenoj: Eĉ kelkaj el pli antaŭaj ekkonoj de Einstein estas aplikeblaj je la pulsanta moviĝo tien kaj reen de atendoĉenoj kaj montras al ni ke la formo de atendoĉenoj en poŝtoficejoj ( kun nur unu ĉeno antaŭ pluraj giĉetoj) estas preferinda al la principo de atendado antaŭ pluraj kasoj de superbazaro.

Kaj tio estas nur la komenco. Kial tigroj havas striojn, dalmatenaj hundoj punktojn kaj elefantoj nenion el ambaŭ? Kial ne Homero verkis la Odiseon sed la romia poeto Lucretius? Kiel formikoj trovas helpe de vektora adicio sian vojon hejmen post multedirekta kurado pri ĉasaĵo?

Ĉion tion kaj pli la matematiko povas respondi al ni. Kaj eĉ por la fenomeno de beleco la matematiko liveris ekkonojn, ekzemple ke kaj kial averaĝaj vizaĝoj aperas plej allogaj al plej multaj homoj.

Aŭ prenu partnerecojn. Ne estas sekreto ke bone funkciantaj partnerecoj kontribuas al vivofeliĉo. En longtempa studaĵo la psikologo kaj matematikisto John Gottman disvolvis matematikan modelon, per kiu li atingas sukcesokvoton de 90 procentoj ĉe prognozoj, ĉu geedza rilato transdaŭros la venontajn kvin jarojn. Kiel enigan materialon li ne bezonas pli ol teston pri partnereca streso: mallongan konversacion inter la partneroj pri temo kiu estas kontroversa inter ili, post mezurado de kelkaj fiziologiaj datumaĵoj.

Tiuj ekzemploj montras: Matematiko tute ne estas seka kaj teorieca. Ĝi estas buntega kaj veka kiel la vivo mem. Mondo sen matematiko estas neimagebla.

Matematiko estas treege travidebla kaj demokrata. Ĝi malkaŝas siajn sekretojn. Ĝi ne estas granda kunveno de kardinaloj (la konklavo) malantaŭ fermitaj pordoj. Aŭtoritateco, potenco, forto kaj kredo nombras nenion en la matematiko. Validas nur la logika argumento kiun ĉiu povas reprodukti se oni klopodas pri tio.

En la matematiko temas nur laŭaspekte pri formuloj kaj nombroj, ĝia kerno estas ideoj. Matematiko ne estas simpla sed principe komprenebla. Ĉiu komprenas iom el ĝi, kaj neniu komprenas ĉion. Sed oni devas akcepti ĝin kaj peti afablajn klarigojn de la malfacilaj aferoj. Intelekte elbatali komplikajn aferojn, iam kompreni ilin, havi ideojn kiuj funkcias kaj solvas problemojn, tio liveras grandan feliĉosenton. Ĉiu trarompo al kompreno produktas artfajraĵon en la grandcerbo. Matematiko laŭ la konata aŭtoro Simon Singh estas seksalloga kiel neniu alia disciplino. Li pravas.