×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.11. Villa-Lobos vivas!

2013.12.11. Villa-Lobos vivas!

Villa-Lobos vivas!

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Antaŭ kelkaj tagoj mi vizitis denove la imponan koncertejon “Sala São Paulo”, en urbego San-Paŭlo, pri kiu mi jam parolis ĉi tie, al niaj aŭskultantoj. Fakte, indas reveni tien kaj ĝui neforgeseblajn spektaklojn. Ĉi-foje, oni proponis en la programo la 12-an simfonion de la brazila komponisto Heitor Villa-Lobos. Mi ne mistrafis: la koncerto estis altnivela.

Kompreneble, oni jam disdonis en la antaŭĉambro de la salonego la libreton, kiu enhavas la tutan programon por la proksima jaro. Mi avide ekzamenis ĝin kaj konstatis, ke dum la proksimaj monatoj oni prezentos plurajn verkojn de nia plej granda komponisto. Kaj estas informo, ke oni unuafoje en Brazilo sonregistras ĉiujn liajn simfoniojn. Certe Brazilo vekiĝas por sia eminenta geniulo. Fakte, la granda Heitor Villa-Lobos restis dum longa tempo iom ignorata en sia propra lando. Lian talenton eksterlandaj centroj rekonis pli frue ol ni mem. Du kaŭzoj estis por tio. Unue, la brazila popolo ne kutimas aŭskulti la tiel nomatan “koncertomuzikon”; due, la muziko de Villa-Lobos estas tiel aŭdaca kaj revolucia, ke multaj homoj bezonis iom da tempo por atingi ĝian grandiozecon. Eĉ profesiaj kritikistoj dum longa tempo rifuzis akcepti lian talenton. La komponisto naskiĝis (1887) kaj mortis (1959) en Rio-de-Ĵanejro. Ankoraŭ infano li estis, kiam lia patro adaptis vjolon, por ke la etulo uzu ĝin kiel violonĉelon. En la jaro 1922, okaze de la Semajno de Moderna Arto en Brazilo, li estis unu el la plej elstaraj partoprenantoj. Li longe vojaĝis tra nia lando, kolektante folklorajn kaj indianajn kanzonojn, al kiuj li donis erudician traktadon kaj transformis en majstroverkojn kun pure brazila spirito.

Li komponis nekredeblan kvanton da plej variaj muzikspecoj, de simfonioj al koruso, de konĉertoj al ĉambromuziko kaj sonatoj. Liaj preludoj kaj etudoj, precipe por gitaro, estas mirindaĵoj. Pro lia ĥaosa maniero noti siajn komponaĵojn, multaj el liaj paperoj perdiĝis, kaj multaj ankoraŭ atendas deĉifradon kaj registradon. Sed tio, kion oni jam konas el lia verkaro sufiĉas por loki lin inter la muzikgeniulojn de la homaro. Liaj plej laŭdataj verkoj estas Brazilaj “bachianas”. Per orkestro de violonĉeloj li produktis belegajn melodiojn, plenajn je magiaj kontrapunktoj, absolute ravaj. La plej konata estas “bachiana” numero 5, kiun oni prezentos en Sala São Paulo, post kelkaj monatoj. Mi intencas ĉeesti. Kaj vi? Se vi dubas, bonvolu aŭskulti ĝin per interreto, kaj vi decidos ĉeesti!