×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.10. ...praktikaj metodoj atingi sukcesojn (5)

2013.12.10. ...praktikaj metodoj atingi sukcesojn (5)

...praktikaj metodoj atingi sukcesojn (5)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

PRIPENSINDAJ „JES” KAJ „NE”

En nia vivo ni faras multajn erarajn decidojn. Tiaj momentoj ne apartenas al agrablaj. Bonŝance ni povas ilin forgesi kiel eble plej rapide, tamen indas pli frue eltiri ĝustajn konkludojn. Kiel ni jam pli frue konstatis: ĉiu sukceso enhavas iom da mispaŝoj.

Se iu demandus nin, ĉu ni volus eviti la duonon de niaj problemoj, kion ni respondus? Kiu ne havas problemojn? Kompreneble, ke ni volus. Do kiel fari tion? Ekzistas unu metodo. Ĝi tekstas:

NE PAROLU TRO VIGLE „JES”. NE PROKRASTU PAROLI „NE”.

Unue ni alrigardu deproksime al „jes”. Temas pri tio, ke oni devas singardeme trakti ĉiujn proponojn, por havi sufiĉe multe da tempo por ekkoni faktojn, konsideri eblecojn kaj pripensi konsekvencojn. Tial, ĉiun proponon postulantan nian tujan konsenton kaj akcepton sen la tempo por povi ĝin pripensi – NI DEVUS FORĴETI! Ni ne fidu nian intuicion tiam, kiam situacio postulas logikon apogitan sur faktoj. Intuicion oni povas facile manipuli. Do kiam ni jam eldiros nian „jes” povas esti tro malfrue ion ŝanĝi. Vidu ekzemple proponojn preni kreditojn, sen konsideri la riskon pri repagipovo.

Laŭvice kial ni ne prokrastu kun nia nea respondo? Ne temas ja pri tio, ke ni estu homoj, kiuj ĉiam al ĉiu rifuzas. Taŭga konduto denove signifas, ke ni devus ekkoni faktojn, konsideri eblecojn kaj pripensi konsekvencojn. Danke al la metodo ni fariĝos homoj, kiuj „SCIAS”. Ni tiam povos alpreni decidojn sen zorgo pri iliaj rezultoj.

Ĉar ekzistas alia grava principo, kiun konfesas preskaŭ ĉiuj entreprenistoj: „Kiam vi alprenis decidon, kaj vi komencis agi, forlasu ĉiajn timojn pri la rezultoj”. Alivorte, iumomente alvenas tempo por agi kaj ne rigrardi malantaŭen. Sed por povi tion fari, ni memoru pri la pripensindaj (eĉ pripensendaj) „JES” kaj „NE”. Ĉiu el ni sur sia kampo estas ja entreprenisto, ĉar ĉio kion ni faras en la vivo estas ja kelka „entrepreno”, ĉu ne?