×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.09. Imiti aliajn - je ĉiu prezo

2013.12.09. Imiti aliajn - je ĉiu prezo

Imiti aliajn - je ĉiu prezo

La imitado estas mistera konduto. Ni praktikas ĝin ankaŭ je nia malavantaĝo.

Kion ni diras pri la simioj, pri tio ni mem estas majstroj, ni imitas la aliajn: Se ni vidas alian homon oscedi, ni oscedas, kaj se ni vidas alian homon ridi, ni ridas, precipe se tiu alia homo estas la ĉefo. Sed ne nur, la imitado apartenas al nia naturo, kaj en kazoj kiel la oscedado aŭ ridado ĝi supozeble servas al la socia kunaparteno. Sed ĝi ne limiĝas al tiaj kazoj, tio ekzemple montriĝis, kiam Richard Cook el la universitato de Londono instigis en la jaro 2011 testpersonojn ludi la mangestan ludon "Tondilo, ŝtono, papero". Ĉe tiu ludo la imitado de la kontraŭulo ne estas la plej bona strategio, sed ofte la manoj imite ekmoviĝetis. Nu bone, eble la testantoj tamen pripensis iom ĉe la afero!

Tial Marnis Naber el la universitato Harvard invitis aliajn testpersonojn al alia ludo. Tie la ludo ne estis unu kontraŭ alia, sed temis pri vetado: Sur komputila ekrano aperis punktoj, ĉiu koloro havis alian valoron. La ludantoj devis per krajono laŭeble rapide montri sur laŭeble multajn resp. valorajn punktojn - ili vetis pri reala mono - kaj ili ĉe tiu montrado al punktoj ne ĝenu unu la alian, du ludantoj sidis antaŭ la sama ekrano. La imitado rapide komenciĝis, denove kontraŭ la interesoj de la ludantoj: La pli rapide aganta ludanto adaptis sian rapidecon al la rapideco de la malpli rapida aganto kaj ankaŭ adaptis la distancojn tra kiuj li montris al ankoraŭ pli valoraj punktoj.

Tio ripetiĝis kiam funkciis nur unu vera ludanto kaj la alia persono estis instrukciita, montri en la unuaj du raŭndoj rapide kaj longdistance, kaj en la sekvaj du raŭndoj malrapide kaj mallongdistance. Denove la vera ludanto sekvis tiun skemon. Tion la ludanto parte eĉ faris se la kunludanto estis komputilo. Kiel tio funkcias, tio estas enigmo, kaj kie tio funkcias, tio jam estis pli klara: Dum longa tempo oni jam kredis ke temas pri tute apartaj cerboĉeloj, ilin oni trovis hazarde, kiam unu el la esploristoj ŝerce montris sian langon al siaj testobestoj, nome Rhesus-simietoj. Ankaŭ ili etendis siajn langojn direkte al li. Oni eksplikis tion per "spegulaj neŭronoj", kiuj dum certa tempo estis tre ŝatataj inter la sciencistoj. Intertempe tamen aperis multaj duboj, ĉu tiuj spegulaj neŭronoj entute ekzistas.