×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.08. Kompufonaj videoludoj: ĉu nura tempoperdo?

2013.12.08. Kompufonaj videoludoj: ĉu nura tempoperdo?

Kompufonaj videoludoj: ĉu nura tempoperdo?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Klerigeta ludo pri pentrarto

Kiam, antaŭ iom da tempo, mi agrable babiladis kun du el miaj eksstudentoj pri informadiko, mi tute ne pensis, ke tiu konversacio instigu ilin al realigo de klerigeta kompufona aplikaĵo.

Mi tiam plendis, ke mia okjaraĝa nepo malŝparas amason da tempo fingrumante idiotajn kompufonajn ludojn. Fakte ekzistas ankaŭ didaktikaj ludoj celantaj infanojn sed ili verŝajne ne estas sufiĉe allogaj. La du programistoj decidis dezajni aplikaĵon por enkonduki kulturajn temojn en la areon de videoludoj superregitan fare de stultaj ludoj konsistigantaj en malŝparo de tempo ankaŭ por plenaĝaj ludantoj. Ĝuste la plenaĝulojn ili intencis celi, tiel ke post 20-minuta ludado, oni ne sentu sin kulpa pro la tempoperdo, sed male, kontenta pri amuze atingita memklerigo.

La unua kreaĵo de ilia entrepreneto nomiĝas "Artistico" [artìstiko], kaprice puzla ludo pri pentrarto kaj ĝia historio. La prezentado de la ludo estas stranga samkiel la ludo mem. Kiel klarigite en la enkonduka video, temas pri ulo, kiu ekdormetis dum kontemplado de siaj preferataj pentraĵoj. Dum li sonĝas, sia dorlotbirdo troviĝas perdita ene de liaj sonĝoj. Estas tasko de la ludanto gvidi reen hejmen la birdon rekonstruante dispecigitajn famajn ĉefverkojn. Tia sonĝa etoso bone enkondukas la prezenton kaj interpreton de multaj el la pentraĵoj, kiujn la ludanto renkontos dum la variaj paŝoj de sia arta itinero.

Ĉiu rekonstruo similas al plenumo de puzlo: sur la ekrano aperas la diafanaj konturoj de fama pentraĵo, kaj kiam la ludanto trenas la ruze etigitajn kaj flirtantajn pecetojn, en ilian ĝustan lokon, la originaj koloroj inundas la ĉirkaŭan areon revivigante iom-post-iom la artaĵon. Estas tre agrable je la fino de la rekonstruo admiri la kompletan pentraĵon, kiu precipe en la nuntempaj altdifinaj ekranoj, aspektas mirinda. Kiel kutime en videoludoj, oni gajnas poentojn (kaj ĝis tri steloj) laŭ la rapideco de plenumo sed la kontentigo povas ankaŭ veni el nura spektado de laŭgrada revivigo de la artaĵo kaj el defio de trafe loki la lastan malfacilan peceton ene de la tempolimo.

En la supra dekstra angulo de la ekrano aperas grandega horloĝo, kies tasko estas preme rapidigi la ludanton por, ke li plenumu la puzlon antaŭ la tempofino. Dum la ludo, hazarde prezentiĝas helpaj iloj, per kiuj laŭplaĉe oni povas iom pli facile malembarasiĝi. La ludo enhavas ankaŭ originalajn muzikajn temojn, kiuj tre agrable akompanas la artaĵojn. Je la fino de ĉiu rekonstruo, oni ricevas kiel rekompencon, kelkajn interesajn informojn pri la artaĵo mem kaj ĝia aŭtoro. La kolekto de la elektitaj pentraĵoj el variaj historiaj periodoj estas trafa kaj certigas sufiĉe longdaŭran intelektan gustumadon.

Sume, "Artistico" tute ne estas tempopasigilo por atakemaj ludantoj, kies celo estas defie atingi la plej altan poentaron, sed ludo por tiuj, kiuj, ekz. vintre, ŝatas sidi apud kameno prefere kun taso da varma trinkaĵo.

Tamen, malgraŭ mia evidenta malsimpatio al videoludoj, mi devas konfesi, ke "Artistico" sukcesis pozitive surprizi min. Mia kunulino jam semajnojn anstataŭigas per ĝi sian kutiman soliteron sur sia tableta komputilo. Sed la vera surprizo venis el mia okjaraĝa nepo, kutimiĝinta al videoludoj, kie oni frenezege pafas kaj eksplodigas centojn da ĉiuspecaj monstretoj. Ju pli la ludo "Artistico" fariĝas malfacila per hazarda enkonduko de pli da pentraj pecetoj, des pli li estas ravita kaj ree kaj ree ludas.

Kompreneble tio ne igos lin spertulo pri pentrarto sed sendube almenaŭ ekzercos lin koncentriĝi en la detaloj. Tiu ĉi grava kapablo, miaopinie, estas neglektita fare de la eduka sistemo kaj certe damaĝita fare de pasiva spektado de televidprogramoj kaj senĉesa ludado de stultaj videoludoj.

* Noto: kompufono el kompu (tilo) + (tele) fono estas neoficiala nomo de la kutime angle nomata "smart-phone", t.e. "inteligenta" poŝtelefono, kiu, enhavanta komputilajn kapablojn kaj tuŝekranon, utilas ankaŭ kiel persona cifereca asistanto (PCA).