×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.07. Kial la paso de la tempo plirapidiĝas

2013.12.07. Kial la paso de la tempo plirapidiĝas

Kial la paso de la tempo plirapidiĝas

Unu horo en atendejo streĉiĝas kvazaŭ al eterneco, la trisemajna feriado aliflanke rapide forflugas. Kaj ju pli oni aĝiĝas, des pli rapide la tempo preterflugas onin. Kial? Psikologoj havas por tio mirigajn klarigojn.

Maljuniĝantaj homoj jen kaj jen povas esti vere malicemaj: Malsanetojn kiujn oni jam nun havas, laŭ ili estas tute nenio - kompare kun tio kio atendas onin ankoraŭ dum la venontaj jaroj. Kaj oni ja ne plibeliĝas, ili kompletigas por la kazo ke oni ne jam mem rimarkis tion. Malica estas ankaŭ la averto pri tio ke la dua duono de la vivo pasos konsiderinde pli rapide ol la unua. La tempo finfine forflugos pli kaj pli rapide.

Tio estas observo kiun verŝajne ĉiu povas konfirmi el propra sperto: Dum en antaŭaj jaroj unu jaro sentiĝis ankoraŭ kiel tute longa jaro, nun oni demandas sin: "Ĉu vere denove estas Kristnasko?" Ankaŭ la esploristoj konas tiun fenomenon: En studo psikologoj pridemandis testpersonojn inter 14 kaj 94 jaroj, kiel rapide laŭ ilia percepto la pasintaj dek jaroj estis trakurintaj. Kaj fakte la pliaĝuloj havis la senton ke la tempo estis pasinta pli rapide.

Nur, kio estas la kaŭzo? Kelkaj sciencistoj referencas al la evidenta kalkulekzemplo: Ĉiu metas certan periodon aŭtomate en proporcion al la ĝisnuna vivodaŭro. Por trijarulino unu jaro korespondas al triono de la ĝisnuna vivo, por 80-jarulo tio estas nur okdekono. Ne estas mirinde ke tiu tridekono, kvindekono aŭ okdekono aperas al oni sufiĉe mallonga.

Kaj kvankam tiu aliro sonas kredinda, ne ĉiuj esploristoj konsentas kun ĝi. "Al mi tiu imago aperas sufiĉe matematika", diras psikologo el Friburgo. "Mi ne pensas ke la percepto de la tempo tiel funkcias en la cerbo". Ja fine okazas ankaŭ ofte ke 65-jaruloj havas la senton ke la horloĝoj subite tiktakas denove pli malrapide - nome tiam kiam ili pensiiĝas kaj remalkovras la mondon.

Ĉiu konas la paradoksan fenomenon ke ĝuste tiam kiam oni enuas kaj malmulton travivas, en posta vido la tempo estas pasinta aparte rapide: En la atendejo ĉe kuracisto oni sentas la atendodaŭron kvazaŭ de duona tago, ĝis oni finfine elviciĝas. Vespere oni tamen eble miras kial la tago jam denove estas pasinta.

"Esploroj en maljunulejoj konfirmis tiun efikon: Dum la momento la tempo malrapide pasis por la testpersonoj, ĝis haveblis tagmanĝo aŭ venis la flegisto. Sed se oni pli poste demandis la samajn enloĝantojn de la maljunulejo, kiel rapide la tago estis pasinta por ili, ili respondis: tre rapide", rakontas la psikologo. "Mi pensas ke la memoro estas decida por la percepto de la tempo - ju pli da okazaĵoj estas memoreblaj, des pli longa aperas al ni la tempodaŭro.

La psikologo skribas en libro ke tiu efiko respondecas por tio ke dum feriado la unuaj tagoj ĉiam pasas malrapide, dum la lastaj tagoj rapide pasas: Ĉe la komenco oni devas plenumi la alveturon, tiam oni esploras la ĉirkaŭaĵon kaj travivas multe ĉe tio. Ĉio estas nova. Sed post kelkaj tagoj enŝteliĝas kutimoj, oni aĉetas ĉiutage ĉe la sama bakisto la bulkojn, kaj ankaŭ la vojon al la plaĝo oni intertempe bone konas. Kaj subite la feriado multe tro rapide estas pasinta.

"Kio okazas dum la daŭro de feriado, tio estas ankaŭ transpensebla al la vivo", diras la psikologo. La multaj unuaj fojoj kiujn oni travivas en junaĝo, forte restas en memoro: la unua kiso, la unua biero, la unua kunloĝado, la unua propra salajro. "Se oni poste estas geedziĝinta 15 jarojn kaj ĉiutage veturas al oficejo kaj ĉiusomere restadas en la sama feriejo, tiam la tempo forflugas rapidege", li diras. Sed pri tio ni ankaŭ mem kulpas: Pliaĝiĝantaj homoj estas malpli malfermaj por novaj aferoj, kiel oni scias tion el la evolua psikologio. Sed ju pli da novaĵoj kaj emociaĵoj oni travivas, des pli da ili engravuriĝas en la memoron - kaj des pli forte malrapidiĝis la vivo en posta vido.

Tio ankaŭ signifas: Ĉiu povas malrapidigi sian sentatan tempon. La ŝlosilo por tio estas malfermi sin por novaj aferoj kaj travivi ankoraŭfoje unuajn fojojn. Tio validas ankaŭ se eĉ nur temas pri la unua leciono de piano aŭ la unua vojaĝo tute sen akompano.