×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.06. La evolucio neniam finiĝas

2013.12.06. La evolucio neniam finiĝas

La evolucio neniam finiĝas

Download Music - Embed Audio - La evolucio neniam finiĝas

Eksperimento kun bakterioj, kiu funkcias de 25 jaroj, montras ke la adaptiĝo al la medio estas daŭre plibonigata, eĉ se la medio restas konstanta.

En la jaro 1988 la molekula biologo Richard Lensky de la Ŝtata Miĉigana Universitato komencis eksperimenton pri kiu multaj fakuloj nur skuis la kapojn. Li metis bakteriojn - Escherichia coli - en nutran solvaĵon kaj igis ilin multobliĝi kaj multobliĝi kaj evolui kaj evolui, el ĉiu oka generacio li elprenis kelkajn kaj konservis ilin en la fridujo. Nun tiu evolucio en la Petri-pelvo jam atingis proksimume la 58-an generacion, ĝi ampleksas 10^14 bakteriojn kaj konsumis ĝis nun 10 mil litrojn da nutra solvaĵo kaj 4 milionojn da dolaroj.

Sed tiu mono estis bona investo. La bakterioj de Lensky respondis jam bazajn demandojn de la evolucio, ekzemple ĉu la evolucio irus aliajn vojojn, se ĝi havus duajn aŭ triajn ŝancojn. La demandinto Stephen Gould estis konvinkita pri tio, sed Lensky komencis per 12 malsamaj linioj de bakterioj. Kaj tiuj ĉiuj iris la saman vojon, almenaŭ je granda vido. Ĉiuj bakterioj strebis elprofiti la nutran solvaĵon laŭeble bone. En detaloj tamen montriĝis diferencoj, kelkaj bakterioj iris pli perfortajn vojojn, ili malfunkciigis riparmekanismojn por la DNA kaj mallongigis la intervalojn de mutacio.

Kaj unu linio iutage entreprenis grandan salton, ĝi kombinis multajn malgrandajn mutaciojn al unu granda kaj tiel eltrovis novan fonton por nutraĵo. Antaŭe tiuj bakterioj estis konsumintaj kiel ĉiuj aliaj en la nutra solvaĵo nur sukeron, nun tiu linio prenis ankaŭ ion alian. Kaj tio denove estas ŝlosila demando de la evolucio: Ĉu ĝi havas finon, ĉu vivaĵoj estos iam eluzintaj ĉiujn siajn eblecojn, ĉu ekzistas iu pinto de taŭgeco? En la evolucio ja temas pri adaptiĝo al la medio resp. al ĝiaj ŝanĝiĝoj. Sed en la eksperimento de Lensky la medio neniam ŝanĝiĝis. De 25 jaroj la nutra solvaĵo estas la sama, estas la samaj temperaturoj kaj ankaŭ Lensky apenaŭ ŝanĝiĝis.

Kaj tamen la bakterioj plialtigis sian vivotaŭgecon - se oni mezuras la oftecon de la reproduktado - sen fino, komence pli rapide, tiam pli malrapide, sed ili faras tion ĝis la hodiaŭa tago. Intertempe ili duobliĝas 1,7-oble pli rapide ol ĉe la komenco. "Tiu eksperimento alportas ĉiam novajn surprizojn", komentas Lensky kaj li deziras ke oni daŭrigu ĝin. "Se vi konas iun kiu pretus financi eksperimenton por unu miliono da jaroj, bonvolu kontaktigi lin kun mi."