×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.05. Kompleksa kulturo bezonas precipe multajn kapojn

2013.12.05. Kompleksa kulturo bezonas precipe multajn kapojn

Kompleksa kulturo bezonas precipe multajn kapojn

Music File Hosting - Share Audio - Kompleksa kulturo bezonas pr...

Kiel disvolviĝas resp. forgesiĝas teknikoj? En eksperimento montriĝas la potenco de la nombro.

Kiam Jared Diamond surteriĝis en la jaro 1992 en Tasmanio - li estis fluginta de Aŭstralio trans la sovaĝan oceanon - eĉ li kiu jam estis vidinta multe en la tuta mondo, miregis: En Tasmanio regas ekstrema malvarmo, ĝi situas en la sudo en la sama paralelo kiel Vladivostoko en la nordo, sed la enloĝantoj malgraŭ tio kutimis moviĝi ekstere nudaj kaj ili kunportis en malgrandaj ujoj fajron, kiun ili uzis por fari pli grandan fajron dum ripoza paŭzo. Ili ne kapablis ekfari fajron. Multajn aliajn aferojn ili same ne posedis, ekzemple martaŭgajn boatojn. Sed ili ankaŭ estis venintaj el Aŭstralio, same kiel Diamond. Tiu enigmo estas facile solvebla, la setlantoj venis antaŭ 10 mil jaroj, ili povis piediri la vojon, ĉar dum la glaciepoko la marnivelo estis malalta.

Sed la cetero: Kial ili multon ne havis kio jam estis disponebla en Aŭstralio kiam ili survojiĝis? Kial ili precipe ne havis laborilojn el ostoj? El tio oni povas ekzemple fari kudrilojn, per kiuj oni povas kunkudri peltojn kontraŭ la malvarmo. Eble iam alvenis iuj tabuoj aŭ alie motivitaj rezignoj, tion oni konas el multaj kulturoj, ekzemple el Japanio oni elpelis la pafpulvoron. Sed kio pri tabuoj kontraŭ kudriloj kaj fajrigiloj?

Ĉe la enmigrado ili estis kunportintaj kudrilojn, nur antaŭ 3500 jaroj la scio pri tio perdiĝis. En la jaro 1978 la arkeologo Rhys Jones proponis solvon: Geografia izoliteco kaj malalta denseco de loĝantoj - estis venintaj cirkaŭ 5 000 enmigrantoj - alportis la forgeson, krome la tasmanianoj ne estis la plej inteligentaj homoj. Tio ĉi lasta kaŭzis tiel grandan ĉagrenon inter la antropologoj ke la unua kaŭzo ne plu trovis atenton. Diamond reprenis ĝin post longa paŭzo de neatento. Kompleksa kulturo bezonas multajn kapojn kiuj lernas de la plej lertaj homoj kaj kiuj kune disvolvas ion kaj pludonas ĝin al la heredantoj, krome ĝi bezonas najbarojn kun kiuj oni interŝanĝas kaj konkuras.

Tiu hipotezo tamen estas disputata. La homaro ja kreskis antaŭ proksimume 45 mil jaroj kiam ĝi inventis multajn teknikojn, ekzemple la pentradon en kavernoj. Sed kio ĉe tio estis la kaŭzo kaj kio la efiko, tio restas neklarigita. Krome la esplorado de la antropologoj alportis kontraŭdirajn analizorezultojn. Tial Maxime Derex el Montpeliero iris alian vojon kaj invitis testpersonojn en laboratorion. Tie oni familiarigis al ili sur komputilo du malsamajn teknikojn, nome la produktadon de sagopintoj kaj la nodadon de fiŝistaj retoj. La unua tekniko estas relative simpla, la dua kompleksega. Kaj ambaŭ teknikoj estu, ĉiam sur la komputilo, almenaŭ konservataj, en pli bona kazo pludisvolvataj.

Tiam Derex observis kiel la aferoj evoluis en grupoj kun malsamaj grandecoj. Unue kunlaboris du personoj, poste kvar, tiam ok, poste 16: Pri la sagopinto ĉiuj facile kunagis. Sed la fiŝistaj retoj estis noditaj en malgrandaj grupoj pli kaj pli malbone, dum en la pli grandaj grupoj la originala dizajno estis pli kaj pli detaligita. "La redukto de la grandeco de grupo verŝajne alportis al socioj signifajn riskojn, inkluzive de kolapso", konkludas Derex.

Aliflanke li atentigas ke supozeble tio hodiaŭ ne plu validas, ekde kiam memoriloj kiel la skribo konservas la scion. Tio certe ankaŭ estas interesa rilate al la scio de malforta lingvo kiel Esperanto. Ankaŭ por vivteni ĝin necesas minimuma parolantaro kaj la mondvasta interreto estas en tio tre pozitiva faktoro.