×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.04. 'Grupo Korpo' - jardekoj da dancado

2013.12.04. 'Grupo Korpo' - jardekoj da dancado

'Grupo Korpo' - jardekoj da dancado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Upload Music - Share Audio - 'Grupo Korpo' - jardekoj da...

Dancado estas jarmila tendenco de la homaro. Kune kun muziko kaj teatro, ĝi reprezentas signifoplenan parton de la homa spirito.Libera aŭ planita (koreografio), ĝenerale laŭ akompano de muziko, ĝi povas estis amuza aŭ ceremonia. Bela dancospektaklo estas vere riĉa travivaĵo, same por dancantoj kiel por rigardantoj.

Antaŭ kelkaj tagoj mi havis la feliĉan okazon ĉeesti unu plian spektaklon de la brazila dancgrupo “Korpo” – kaj mi denove raviĝis. Brazilanoj rajtas fieri pri tiuj artistoj, kiuj de preskaŭ kvardek jaroj regalas la publikon per altnivelaj spektakloj de moderna dancarto. Ĉi-foje, la spektaklo nomiĝas, en la portugala lingvo, “Triz” – vorteto malfacile tradukebla (eble per nia “Preskaŭ”). La grupo ĝin prezentis dum kelkaj semajnoj en la urbo San-Paŭlo kaj verŝajne ekskursos en aliaj urboj. Temas pri mirinde talentaj dancistoj en impresaj sinsekvoj de ritmaj movoj, kiuj varias de sentoplenaj amoscenoj ĝis spirhaltigaj akrobatecaj mirakloj. La prilumado kaj la vestoj de la dancistoj, sur nigra fono, kreas magian etoson, tiel ke la rigardantoj sentas sin “preskaŭ” for de la mondo.

“Grupo Korpo” fondiĝis en la jaro 1975, kaj ĝis nun estas administrata de kvar gefratoj – la gefratoj Pederneiras. Tri el ili laboras rekte ĉe la arto mem kaj unu en organizaj taskoj. Ilia aĝo varias inter 55 kaj 62 jaroj.Ili estas escepto koncerne familian laborgrupon, en la senco, ke ili senkverele sukcesas konstrui absolute brilan, longan karieron. La sidejo de la fondaĵo situas en la urbo Belo Horizonte, en la brazila ŝtato Minas Gerais.

Sesdeko da dancistoj formas la grupon. Ili evoluigis tipe brazilan dancostilon. La koreografioj miksas movojn de la kolo kaj koksoj, kun kruroj kaj brakoj liberaj kaj gajaj – vera svingado, kiu tradicie kongruas kun la brazila animo. La repertuaro de la grupo atingis jam 34 dancoverkojn, ĉiam surbaze de muziko de brazilaj modernaj komponistoj. Tia kreemo kondukis la ensemblon al internacia prestiĝo: ili jam ekskursis multfoje al Eŭropo kaj Ameriko, kaj nun celas Azion, kien ili venis nur dufoje. La agendoj por la jaroj 2014 kaj 2015 jam estas preskaŭ plenaj.

Per youtube eblas spekti la rafinitan arton de la brazila “Grupo Korpo”: