×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.03. ...praktikaj metodoj atingi sukcesojn (4)

2013.12.03. ...praktikaj metodoj atingi sukcesojn (4)

...praktikaj metodoj atingi sukcesojn (4)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

PRI IDEOJ KIUJ VENAS AL NIA KAPO

Por atingi kion ajn, oni devas havi ideon. Verkistoj bezonas temojn por siaj verkoj simile kiel komponistoj, kiuj prilaboras muziktemojn. Firmaoj serĉas inventaĵojn por povi ilin produkti kaj vendi. Produktantoj bezonas ideojn, kiel plibonigi siajn aranĝaĵojn igante ilin iaĉm pli utilaj. Reklamistoj meditas kiel stimuli la atenton kaj sekve aĉetemon de konsumantoj.

Ĉiu el ni en sia vivo havas multajn ideojn, sed nur malmultaj penas noti ilin surpapere. Pluraj el ni verŝajne atingus sukceson kiel inventintoj de iu utila objekto aŭ nova metodo, sed dekomence estas tro kritkemaj. Ili pensas, ke ilia ideo estas nerealigebla, malperfekta aŭ tro malfacila por ĝin envivigi. Estas granda eraro, ĉar komenco de plejmulto da konataj al ni kreaĵoj aspektis tiel. Do celi al perfekteco en la komenca fazo estas la plej bona vojo por atingi kompletan malvenkon.

Tomas Edison patentigis pli ol mil inventaĵojn, sed donis al la mondo plurajn aliajn, kun kiuj li ne volis iri al patentagentejo. Ĝustadire liaj ideoj dum la paso de la jaroj estis plibonigitaj kaj perfektigitaj. Ekz. lia „parolanta maŝino” unue fariĝis fonografo, post kies plibonigo ni ricevis stereosistemon kaj sekve laseran KD-ludilon. Simile estis ja pri lia arda lampo, kies versio estis multaj konataj al ni poste ampoloj.

Ĉiu ideo estas en la komenco kvazaŭ fermenta pasto, kiu ŝanĝas formon dum bakado. Kion ajn ni farus, ĉiam estas tempo por plibonigi, plilertigi kaj modifi tion, sed ofte ni devas esti pretaj je malsukceso dum tiu ĉi procezo. Ekzistas tamen kelka diferenco inter malsukceso kaj kompleta malvenko. La unua estas nur etapo, kiam io ne estis laŭ nia penso, sed ni pretas fari laŭvicajn provojn. La alia signifas nian tutecan rezignon. Ni do bezonas malsukcesojn por ellerni ion kaj perfektiĝi. Malsukceso estas la elemento de prospero.

Ĉu vi scias, ke antaŭ ol oni elpensis baterion nikel-fer-alkalian oni laboris dek jarojn? La invento de kaŭĉuko postulis 17 milojn da malprosperaj provoj. Kiam la firmao General Motors prilaboris la ideon pri la dizelo, dum ses jaroj oni testis unu ekzempleron post la alia (ĉiuj malbone funkciis), ĝis fine oni trafis tian, kiu estis bona kaj alkondukis la grandan firmaon al sukceso.

Kiam ni volas ion realigi ofte al nia kapo venas ideoj unu post la alia. Nia krea pensado kaŭzas kvazaŭ ĉenon da ideoj. Bone estas ilin unue senkritike noti, por ne forgesi. Nur poste oni povas analizi kaj pritaksi ilin. Io kio komence ŝajnas esti eĉ stulta, post pripensado povas montriĝi valora. Ni povas fari multe, kondiĉe ke ni ne forgesos pri la kerno de nia ideo kaj kiam ni ne neglektos ĝin tro frue.

2013.12.03. ...praktikaj metodoj atingi sukcesojn (4) 2013.12.03. ...des méthodes pratiques pour réussir (4)