×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.12.02. Ekzerco de gvidata imago

2013.12.02. Ekzerco de gvidata imago

Ekzerco de gvidata imago

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Music File Hosting - Embed Audio - Ekzerco de gvidata imago

Estimataj geaŭskultantoj ĉi-foje ni eksperimentos teknikon por plifortigi propran senton de ekvilibro, harmonio kaj bonfarto. Por tion fari nepre necesas aŭskulti la persvadan voĉon de gvidanto. Do mi petas ankaŭ de tiuj, kiuj kutime preferas legi, bonvole klopodi trovi tempan fenestreton de 12 minutoj, aktivigi la sonludilon kaj pretiĝi por trankvile kaj ĉefe tre atente aŭskulti.

Por komenci, sidu en komforta seĝo kun via dorso rekte apogita sur ĝi. Plene apogu viajn piedojn sur la planko kaj viajn manojn komforte sur la genuoj. Malrapide enspiru profundan spiron kaj, dum vi malrapide elspiras kaj fermas viajn okulojn, klopodu samtempe malstreĉi plejprofunde vian tutan korpon.

Iom-post-iom mi preskribos al vi agrablan scenon donante al vi tempon, por ke, vi plenkonstruu ĝin en via menso kaj kvazaŭ reale ĉeestu en ĝi. Nepre restu malstreĉitaj kaj lasu, ke via imago agu libere ĝuste kiel vi tute nature faris, kiam vi estis infanoj. Laŭ via emo, vi povas pli bone sperti la scenon ĉirkaŭ vi multmaniere: per mensa vido aŭ aŭdo aŭ flaro aŭ per sento de plia trankvilo. Se vi havas iun malfacilaĵon por ekaktivigi vian imagpovon, vigle rememoru pri agrabla travivaĵo de vi spertita.

Kun viaj okuloj malpeze fermitaj klopodu forpeli de via menso aliajn fremdajn pensojn. La tago estas suna kaj vi staras sur aleo de parko. Sentu la varmon de la suno, la varma, varma suno sur viaj vizaĝo kaj manoj. Se vi sentas tro da varmo, tiam por via komforto spiras tie agrabla venteto. Dum vi staras tie senmova, ĝuu la varmecon de la suno.

Nun malrapide ekpromenu trans la rando de la aleo. Vi nun atingas ne tro grandan fosaĵon aŭ ravinon. Iom pli malproksime aperas eta gluglanta rivereto. Vi trairas ĝin. Haltu kaj rigardu la arbojn ĉirkaŭe. Se vi estas vere malstreĉita nun vi eĉ povas aŭdi la venton, kiu ĝentile blovas tra la arboj. La folioj susuras kaj la venteto portas al vi la odoron de arboj kaj ligno. Temas pri tre agrabla, pura, tikla malseketa odoro.

Tre agrablan sensaĵon vi spertas, kiam vi plenigas viajn pulmojn per la malvarmeta aero. Promenu tra la arboj laŭlonge de la rivereto kaj rimarku la diversajn specojn de arboj kaj la malsamajn strukturojn de iliaj ŝeloj. Levu la rigardon tra la branĉoj al la profunda bluo de la ĉielo.

Nun, la gluglantaj sonoj de la rivereto altiras vian atenton. Kaj dum vi rigardas en ĝi, flosantaj folioj piruetante preterpasas. Vi atingas multfolian arbon, kiu ombras etan akvofalon. Sidiĝu sur glata ŝtonego apud la arbo kaj la akvofalo.

Tie sidante, elkliniĝu super trankvilan lageton. Trempu viajn manojn en la malvarmeta akvo kaj alportu la refreŝigantan akvon al via vizaĝo.

Nun sidiĝu apogita al la arbo kaj lasu, ke sonoj de akvo kaj de susuranta venteto tra herboj kaj arboj plenigu viajn orelojn. Nur ĝuu tian kvietigan etoson kaj malstreĉiĝu pli kaj pli profunde.

Dum vi trankvile rigardas malproksiman deklivon, rimarku tie etan konstruaĵon. El ĝia kamentubo leviĝas fumo, kiu kviete alten flirtas.

Momente imagu, ke vi fariĝis tiu fumo, dum la vento vin portas supren, ĉiam pli supren. Vi sentas vin malpeza kaj libera.

Nun vi jam estas super la arboj tute senpene flosanta en la aero.

Supre rondiras pluraj birdoj kaj gracie glisas tra la fumo. Momente imagu, ke vi fariĝas unu el ili. Nun vi estas birdo, kiu flugas suben al la tegmento de la konstruaĵo en la arbaro, el kiu suprenleviĝas la fumo. Revenu al via sensacio esti fumo. Vi mem estas nun unu el ĝiaj brulintaj cindreroj. Vi ekŝvebas malsupren reen al la tero, malrapide moviĝante antaŭen kaj malantaŭen, antaŭen kaj malantaŭen, ĝuste kiel folioj falas tre malrapide tra la aero. Jen vi nun surteriĝas ĝuste apud via korpo. Vi denove sidas malstreĉiĝita sur la roko kun la arbo malantaŭ vi: tre tre varme kaj komforte. Ĝuu sidi tie apud la rivereto.

Nun estas la tempo por reveni al la parkaleo. Do, leviĝu malrapide kaj ekpromenu reen laŭ la rivereto, dum folioj daŭre flosadas en la fluo apud vi. Grimpu ekster la ravino al la aleo. Vi denove staras sur la aleo kaj sentas la sunon.

Lasu, ke la mensa scenaro iom-post-iom svenu kaj tute malaperu. Vi denove sentas vian korpon sidantan sur la seĝo. Restu senmova iom da tempo kaj laŭvice ekzamenu la malstreĉiĝon de ĉiu parto de via korpo. Malrapide, tre malrapide malfermu viajn okulojn kaj ekkonsciu pri la medio ĉirkaŭ vi.

Tre verŝajne vi ne sukcesis atingi profundan malstreĉon. Ne zorgu! Temis ja pri via unua ekzerco de gvidata imago kaj, krome, mi tute ne estas profesiulo pri tia tekniko kaj tial mia voĉo ne estis laŭcele persvada.

Tamen por kontroli ĉu la ĵusfarita ekzerco iamaniere akrigis vian sagacon, rigardu tre atente la supran iom sonĝan foton kaj provu diveni kie oni fotis ĝin. Konsideru la novklasikan ŝtonan aranĝon de la parkaleo sed rimarku, kiom la arboj estas tie belkreskaj kaj tre densaj. Aldona aludo pri tiu lando estas ke, kiel montras la ruza foto de loka fotisto, vivĝojo ŝajnas esti karakteraĵo de la tiea vivmaniero.

Por ke vi, per rapida eĉ senintenca trarigardo, ne tuj kaptu la skribitan solvon, mi donas ĝin al vi per aldona nerekta indiko: do, la foto estis fotita antaŭ du monatoj en parko de la urbo, kie loĝas Paŭlo, tre konata kaj kompetenta kunlaboranto de la Esperanta RetRadio.

2013.12.02. Ekzerco de gvidata imago 2013.12.02. A guided imagination exercise