×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.29. Aranĝi hejman telespektadon

2013.11.29. Aranĝi hejman telespektadon

Aranĝi hejman telespektadon

Antaŭ nelonge mi aĉetis novan televidilon kiu fakte laŭ la ŝildo sur la dorsoflanko estis kunmuntita dum oktobro 2013 en Pollando. Do temas evidente pri tute moderna televidilo kun ekrano de 119 cm en diagonalo. Per ĝi eblas spekti ne nur televidajn programojn, sed ĝi havas ankaŭ krozilon kaj aliron al interreto kaj tiel eblas spekti jutubajn filmetojn aŭ legi kaj aŭskulti programojn de la ERR.

Fakte antaŭe mi jam havis sufiĉe modernan ciferecan televidilon kun ekrano de 80 cm en diagonalo kaj tiu aparato ankoraŭ perfekte funkcias, sed mi portis ĝin al malpli granda ĉambro por havi ankaŭ tie la eblecon spekti televidon se mia edzino kaj mi volas spekti malsamajn programojn paralele.

La nova granda televidilo donas belegan bildon helpe de la LED-teknologio kaj la bildo aperas en HD-kvalito (hiperalta detaleco) se la satelita anteno liveras HD-signalon. Nun la ekrano estas duoble granda kompare al la antaŭa kaj tial la bildimpreso estas vere impona. Tio povas serenigi la humoron precipe dum la longaj vintraj vesperoj. Kaj ankaŭ rilate al la prezo de la nova televidilo mi estas tute kontenta: Ĝi kostis nur 600 eŭrojn, dum por la malpli granda aparato mi pagis antaŭ 7 jaroj ankoraŭ 900 eŭrojn. Do jen pagebla lukso.

Mi aĉetis la novan televidilon ankaŭ por pliagrabligi la telespektadon al mia edzino. Ŝi kutime dum telespektado kuŝas sur sofo duone sidante kaj samtempe legas en revuoj aŭ trafoliumas prospektojn, kaj tion farante ŝi regule ekdormetas. Tio ne estas miriga ĉar ŝi ja revenas el la oficeja laboro ĉirkaŭ la 18-a horo kaj prave estas laca. Tamen ŝi ne estas vere kontenta pri tiu spektado-dormetado en la salona ĉambro.

Mi pripensis kiel mi povas helpi al ŝi. Ŝi ja apenaŭ iam koncentrite spektas filmon aŭ alian longan programon, sed por ŝi la telespektado estas plej ofte akompana okupiĝo. Ŝi ekzemple rompas nuksojn sur la tablo de nia manĝejo kaj ĉe tia laboro ŝi bonege povas akompane spekti programojn kiuj ne postulas daŭran koncentriĝon, do la tipajn antaŭvesperajn programojn.

Tial mi provizore starigis en la manĝejo malgrandan televidilon kiun ni uzas ekzemple dum la someraj ferioj en Istrio. Ŝi kun plezuro akceptis tion kaj aktivis dum la tuta vespero en la kuirejo kaj manĝejo. Intertempe mi spektis en la salona ĉambro polican filmon kaj do ambaŭ ni estis kontentaj. Tiel la vespero finiĝis por ambaŭ en agrabla etoso.

2013.11.29. Aranĝi hejman telespektadon 2013.11.29. Arrange home viewing