×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.28. Punimposto por kontraŭbatali tropezon

2013.11.28. Punimposto por kontraŭbatali tropezon

Punimposto por kontraŭbatali tropezon

Meksiko entreprenas drastajn paŝojn por kontraŭbatali la tropezon kiu furoras en la tuta lando. Sur nutraĵojn kiuj havas aparte altan nivelon de kalorioj oni metas punimposton. La epidemio laŭ ekspertoj estas minaco por la estonteco de la lando.

Kiel ankaŭ en aliaj industriaj landoj en Meksiko la homoj ŝanĝis la manĝokutimojn kaj nun konsumas pli kaj pli da rapidvoraĵoj kiuj enhavas multe da graso kaj multe da sukero. Pro tio daŭre kreskanta nombro da homoj suferas je tropezo. Laŭ indikoj de UNO 70 procentoj de la plenkreskuloj kaj 30 procentoj de la infanoj kaj gejunuloj en la nordamerika lando estas tro pezaj, ĉiu deka plenkreska meksikano estas diabetulo. Laŭprocente tiel en Meksiko pli da homoj estas tro pezaj ol en Usono kiu estas fifama pro tio .

Nun la meksika ŝtato volas kontraŭbatali la tropezon per punimposto sur rapidvoraĵoj kaj sukeraj limonadoj. Decidas pri tio la energidenseco de nutraĵoj. De pli ol 275 kilokalorioj por 100 gramoj surmetiĝas la imposto de 8 procentoj.

"Vide al vera epidemio de tropezo kaj obesito ni ne simple povas meti niajn brakojn antaŭ la bruston", diris prezidento Enrique Peña Nieto kelkajn horojn antaŭ la decida voĉdonado en la meksika parlamento. Li konsilis al siaj samlandanoj kuri pli, laŭiri ŝtuparojn kaj praktiki sporton ĉiutage almenaŭ dum unu horo. Krome la prezidento anoncis tutan serion da kontraŭpaŝoj, ekzemple edukajn iniciatojn, novajn etikedajn preskribojn kaj sportajn programojn.

Nutraĵoj kun malalta energidenseco kaj alta enhavo je balastaĵoj laŭ indiko de la prezidento ricevu kvalitosigelon. Per tio la produktantoj ekhavu instigon kunmeti la produktojn alie.

La nova imposto trafas ne nur rapidvoraĵojn sed ankaŭ dolĉajojn kiel ĉokolado, glaciaĵo aŭ ternuksa butero. Por sukeraj limonadoj necesos pagi imposton de unu Peso - kio estas iom malpli ol 6 eŭrocendoj. Apenaŭ en iu alia lando de la mondo la enloĝantoj trinkas tiom da sukeraj limonadoj ol en Meksiko, nome ĉiu homo averaĝe 163 litrojn dum unu jaro.

"Neniam antaŭe civilizo alfrontis epidemion kiu ne estis infekta malsano", diris la prezidanto de la meksika saninstituto. "Hodiaŭ la situacio ne nur estas senekzempla, sed ankaŭ minaco por la estonteco de nia ŝtato". Meksikon superas rilate al la procentaĵo de tropezaj plenkreskuloj nur ŝtatoj kiel Egipto, Kuvajto kaj la pacifika insulo Nauru.

La produktantoj de sukeraj limonadoj dum la pasintaj jaroj forte kontraŭstaris la punimposton, sed nun ili devas cedi. La ekzemplo de Meksiko povas ankaŭ en Eŭropo sproni la diskuton pri la enkonduko de similaj impostoj.

2013.11.28. Punimposto por kontraŭbatali tropezon 2013.11.28. A penalty tax to combat overweight