×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.24. ...praktikaj metodoj atingi sukcesojn (3)

2013.11.24. ...praktikaj metodoj atingi sukcesojn (3)

...praktikaj metodoj atingi sukcesojn (3)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

ĈU TIO ĈI PLAĈAS AL NI AŬ NE?

Hodiaŭ pri la plej valora metodo, kiu estas absolute necesa, por ĉiu, kiu deziras atingi ajnan sukceson. Kion ajn oni devas atingi, ne ekzistas alia maniero. Se al iu el ni ŝajnas, ke ni povas rezigni pri la metodo, ni eraras, kaj anstataŭ prospero ni atingos nedecidemon kaj hezitemon, deprimiĝon kaj fin-fine malsukceson. Ni aŭskultu atente, ĉar dank' al tiu ĉi metodo ni forigos plimulton da niaj problemoj.

NI FARU TION, KION NI DEVAS FARI, TIAM, KIAM TIO ĈI DEVUS ESTI FARITA, SENDEPENDE, ĈU TIO ĈI PLAĈAS AL NI AŬ NE.

Tre suferiga metodo, kredu min. Kaj krome malfacila. Ni magu, kiomfoje en nia vivo, ni bone sciis, ke estas io grava por fari? Ĉu ĉiam prosperis al ni tuj realigi la taskon, kiu staris antaŭ ni? Unu el la sekretoj de ajna sukceso estas farado de ĉio en ĝusta tempo. Ne tiam, kiam oni atendas pli oportunan momenton. Tia momento povas neniam okazi. Por kelkaj certe la vortoj sonas dolorige. Sur nia „E-korteto” svarmas ja personoj, kiuj ekzemple intencas iam ellerni Esperanton, anstataŭ dediĉi sufiĉajn tempon kaj energion por fari tion jam hodiaŭ. Unu ŝajne konata onidiro tekstas: se vi havas ion por fari, faru tion morgaŭ, tiam vi havos unu libertagon. Simile ni ĉiuj ofte mem kondutas, do tiukaze ni atendu nenion konkretan, krom kompreneble multe da libera tempo.

Tial, sendepende ĉu plaĉas al ni aŭ ne, ni ne povas heziti. Proponinde estas en la situacio de necesa laboro ne pensi pri peno, sed imagi bonajn rezultojn post la plenumo de ĉiu tasko, kiun ni estas devigitaj realigi. Nur post farita laboro, povas nin atingi premio. Premio des pli granda, ju pli senkondiĉe farita laboro. Sufiĉas nur scii, kio estas por fari, kaj fari ĝuste tion sen iu marĉandado.

Ni do parolu pli bone pri la premio. Ĉiu, kiu akceptos ĉi-supran metodon en sia vivo, kiu tiamaniere faros diversajn aferojn, povas esperi, eĉ havi la certecon pri vicoj da malgrandaj sukcesoj. La atingo de unu sukceso, spronos nin atingi sekvajn, kaj sekvajn. Ĉiu granda sukceso, estas sumo de pluraj malpli grandaj. Ekde nun, se montriĝos, ke ni devus ion fari, ni faru tion senprokraste. Tiam la tempo, kiun ni antaŭe perdis, nun ni destinos nur por la agado. Kiam ni faros tion ĝuste tiam, kiam tio devus esti farita, ni ŝparos multe da tempo, kiun ni antaŭe perdis por atendado por pli bona momento. Tiam la plej bona momento estos nur unu, tio estas tempo, kiam io devus esti farita. Ĉu ni pretas pridonaci nin per tiuspeca vivmaniero?