×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.23. lerni la nombrojn

2013.11.23. lerni la nombrojn

Lerni la nombrojn

Dependas de la gepatra lingvo kiam infanetoj ekperceptas nombrojn. Dujaruloj el Slovenio aŭ Saŭdiarabio lernas numeralojn pli rapide ol infanetoj en Germanio kaj Aŭstrio. Kaj etaj ĉinoj jam kapablas nombri ĝis 50 kiam germanlingvaj infanoj penas pri la nombro 13. Kial?

Lingvo kaj nombroj estas forte interligitaj en nia cerbo. Se ni ekzemple volas memorteni 8-ciferan telefonnumeron, rapidparolantoj havas avantaĝon. Nia mallongtempa memoro nome laboras akustike - kaj la memorkapacito ampleksas nur kelkajn sekundojn. Kiu parolas pli rapide, tiu povas enmemorigi pli da ciferoj - kaj memortenas longajn telefonnumerojn pli longtempe.

Kiom eĉ la gepatra lingvo influas la komprenon de nombroj ĉe etaj infanoj, tion montras studaĵo kiun plenumis esploristoj el Britio, Slovenio kaj Saŭdiarabio. Ili esploris kiel bone infanoj en la aĝo de du ĝis kvar jaroj komprenas la diferencojn inter malgrandaj numeraloj.

Ĉe tio montriĝis ke la senso por nombroj ĉe infanoj el Saŭdiarabio kaj Slovenio disvolviĝas pli frue ol ĉe samaĝuloj kiuj parolas la anglan kiel gepatran lingvon. La kaŭzo por tio por la esploristoj nun estas tute klara: En la araba samkiel en la slovena lingvo ekzistas la dualo kiu indikas la kvanton de du.

Ni prenu ekzemplon el la slovena: "gumb" signifas butonon en singularo, "gumba" signifas du butonojn(dualo), "gumbi" estas la pluralo por pli ol 2 butonoj. La formo de la dualo ekzistis iam en multaj lingvoj sed ĝi malaperis dum la epokoj. Plej multaj lingvoj hodiaŭ nur konas singularon kaj pluralon.

La esploristoj eltrovis ke la duala formo influas la ellernadon de la numeralo du. Infanetoj kun la gepatraj lingvoj slovena kaj araba komprenis la signifon de la nombro du pli frue ol samaĝuloj kun angla gepatra lingvo. Ĉe slovenaj infanetoj tio eĉ validas kvankam ili ĝenerale malpli rapide ellernas la nombradon ol anglalingvaj infanetoj.

La esploristoj prezentis al la infanetoj diversajn taskojn. Ekzemple oni petis ilin meti fiksitan nombron da ludiloj en ruĝan cirklon. La infanetoj devis ankaŭ tranombri la objektojn kaj indiki en plua tasko la nombron de objektoj sur kartoj.

Oni observis rimarkindajn diferencojn inter la lingvoj. La esploristoj komparis siajn rezultojn ankaŭ kun antaŭaj studaĵoj en kiuj estis partoprenintaj rusaj, japanaj kaj ĉinaj infanetoj. Ankaŭ ĉe tio montriĝis ke slovenaj kaj arabaj infanetoj esence pli frue estis komprenintaj la koncepton de la nombro du.

Infanetoj lernas tra ĉiuj lingvoj la nombrojn "unu, du, tri" antaŭ ol ili kapablas nombri, eksplikas la esploristoj. La studaĵo montras laŭ ili ke gramatikaj aspektoj estas decidaj se temas pri la frua kompreno de la numeraloj.

Kiom lingvaj apartaĵoj influas la uzon de nombroj, tion montras ankaŭ la ekzemplo de la numeraloj. Multaj trijaruloj kapablas nombri ĝis 8 aŭ 9, tute egale kio estas ilia gepatra lingvo. Unu jaron poste tamen subite montriĝas grandaj diferencoj. Kvarjaruloj en Usono nur pene kapablas nombri ĝis 15, samaĝaj ĉinoj aliflanke atingas la nombrojn 40 aŭ 50.

Tiun evidentan diferencon la esploristoj eksplikas per la rigore logikaj reguloj por numeraloj en la ĉina lingvo. Dum anglalingvanoj por la nombroj 11 kaj 12 havas proprajn vortojn (eleven, twelve), la ĉinoj kunmetas tiujn nombrojn el 10 kaj 1 resp. 10 kaj 2, same kiel en Esperanto.

Ĉe la nombroj 13 ĝis 19 en la angla, same kiel en la germana komenciĝas la laŭvica problemo - la numeraloj fariĝas nelogikaj, ĉar oni inversigas la sinsekvon en la lingvo. Kaj ankaŭ ekde 20 la ĉina lingvo uzas la saman logikan sistemon kiel Esperanto - dudek-unu ktp., dum en germana lingvo la inversigo daŭras. Tio estas malhelpo por germanlingvaj infanoj rilate al la lernado de pli altaj nombroj.

Do jen tre bona argumento por Esperanto: Ĝi akcelas la logikan pensadon kaj tiel la lingvo havas klerigan utilon.