×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.22. Lumo atakas ŝimon

2013.11.22. Lumo atakas ŝimon

Ŝimo detruas kvaronon de la tutmonda rikolto de nutraĵoj kaj tiel estas granda problemo por la agrikulturo. Ĝiaj mikotoksinoj estas inter la plej toksaj naturaj substancoj entute. Esploristoj nun hazarde malkovris kiel oni povas ataki tiun kreskaĵon.

Heleco tute hazarde montris vojon al la esploristo Markus Schmidt-Heydt en instituto pri nutrado en Karlsruhe en Germanio. Pro konstrulaboroj la biologo devis translokigi siajn ŝimkulturojn. Kontraŭe al la ĝistiama sufiĉe ne tre hela laborejo li retroviĝis subite kun siaj multaj pelvetoj kun ŝimofadenoj en aparte hela laboratorio. La surpriza konsekvenco estis: Kelkaj fungoj ĉesis kreski.

Ĝis tiam la sciencisto provis ataki la parazitajn kreskaĵojn, kiuj kaŭzas ĉiujare la putriĝon de kvarono de la tutmonda rikolto de nutraĵoj, per varmo. Nun li ŝanĝis sian strategion kaj metis siajn esplorobjektojn en lumon.

"Por ĉiu specio de fungo ekzistas tipo de lumo kiu malakcelas la fungon", eltrovis la esploristo kiam li pendigis sub lampojn kolorajn filtrojn kiuj ankaŭ sur scenejoj de teatroj kaj koncertejoj zorgas por buntaj lumefikoj. Fusarioj ekzemple kiuj infektas grenon kaj maizon sur la kampoj kaj kies toksinoj povas konduki al putriĝo de kompletaj rikoltoj, ne ŝatas ruĝan lumon. Penicilioj kiuj estas aplikataj ĉe la produktado de kamemberta fromaĝo kaj de antibiotikaĵoj, kiuj aliflanke ruinigas kiel verda ŝimo enmagazenigitajn nutraĵojn, ne eltenas bluan lumon.

Tio estas grava ekkono por la biologo. Ĉar la nevideblaj fungaj venenoj, la mikotoksinoj apartenas al la plej toksaj naturaj substancoj entute. Ŝimofungoj estas ankoraŭ unu el la plej grandaj nesolvitaj problemoj de la agrikulturo. Kiom da nutraĵoj krome ŝimiĝas ankoraŭ en dommastrumejoj, tion neniu scias.

La esploristo nun tial volas ataki la malutilajn fungojn elmetante ilin en la ĝustan lumon. Tio ne estas tute simpla afero. Ĉar kion oni vidas kiel verdan peltaĵon sur malfreŝa pano aŭ kiel fungon kun ĉapelo en arbaro, tio nur estas la fruktokorpo. La vera fungo formas maldikan nevideblan plektaĵon el fadenformaj ĉeloj sub la surfaco kiu povas ampleksi pli ol kvadratan kilometron kaj kiu povas atingi altan aĝon.

Ĉar oni ne povas ekkoni la amplekson de la ŝimo, oni prefere entute forĵetu nutraĵojn kiuj estas infektitaj de ŝimo. Varmegigi ilin per tostado aŭ boligado estas sensence. "La fungo ja mortas ĉe tia traktado, sed la veneno disfalas parte nur ĉe 300 gradoj."

Por trovi armilon kontraŭ la ŝimo, la esploristoj konstruis lumskatolon. En la ĉambroj de la aparato ili povas elmeti testaĵojn al plej diversaj lumtipoj kaj frekvencoj. "Per malforta blua lumo oni povas malakceli la fungojn en la kreskigado de toksinoj, per forta lumo oni povas malakceli ilian kreskadon. Kaj per tre forta blua lumo oni povas mortigi ilin", klarigas la esploristo.

Preventi la formiĝon de toksinoj per indukto de lumo, estas multpromesa strategio", konfirmas profesoro de universitato en Vieno. Ĝis la praktika realigo tamen estos ankoraŭ longa vojo. Sed la esploristo el Karlsruhe jam pensas pri tute praktikaj mekanikaj solvoj: "Eblus preventi ŝimon en magazenoj de la tria mondo per specialaj buntaj vitraĵoj kiuj prizorgas la ĝustan lumon".