×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.17. Moralo de mateno ĝis vespero

2013.11.17. Moralo de mateno ĝis vespero

Moralo de mateno ĝis vespero

La cerbo similas al muskolo, ĝi laciĝas dum la tago. Kaj ankaŭ la konscienco laciĝas se ĝi entute funkcias.

Ke la pigrulo vespere fariĝas agema, tion oni scias. Sed ke la pigrulo flankenŝovas tiam ankaŭ la moralon - kaj ne nur li, sed ankaŭ la diligentulo - tio tamen estas surprizo. Kaj tio ne devenas de tio ke malbonfaruloj emas serĉi la protekton de la malhelo. La agoj estas planitaj, de homoj kiuj fajfas je sociaj reguloj kaj diaj ordonoj, kaj kiuj agas precize tiel kiel ekzemple la filozofo Thomas Hobbes vidis tion - la homo estas lupo de la homo - aŭ kiel la nuda ekonomio tion postulas, se temas pri la maksimumigo de la profito kaj la minimumigo de la risko.

Laŭ tiu logiko eble homo kiu alveturas benzinstacion pripensos, kiom da mono estas en la kaso, kiom da defendado povus okazi kaj kiel alta estus la puno en la kazo ke la polico kaptus lin. Tiel kompreneble pensas plej malmultaj homoj kiuj alveturas benzinstacion, ĉiuj aliaj povus en plej malbona kazo tentiĝi fari sendanĝeran mienon kiam la virino malantaŭ la kaso redonas la ŝanĝomonon.

Tiu tento kreskas laŭ la aĝiĝo de la tago. Matene plej multaj homoj ellitiĝas kun bonaj fortoj, ankaŭ kun bonaj moralaj fortoj. Sed ambaŭ laciĝas kaj oni jam delonge suspektas ke la cerbo funkcias simile al muskolo: Post streĉiĝo ĝi bezonas rekreiĝon, tio montriĝis precipe en testoj en kiuj la testpersonoj estis metitaj sub streson. Post tio ili pli facile pretis al mensogado kaj trompado.

Sed tute ne necesas aparta streso, la tute normala ĉiutago sufiĉas, tio montriĝis en laboratorioj de du usonaj universitatoj. Esploristoj tie testis ĉu kaj kiel la laŭmorala agado ŝanĝiĝas dum la tago. Sur komputila ekrano videblis kvadrato, ĝi estis dividita en la mezo, en la maldekstra kaj en la dekstra duono aperis punktoj. La testpersonoj devis nombri ilin, por la peno ili ricevis monon.

Sed tio ne validis por la entuta nombro de malkovritaj punktoj, sed tiel: Se en la dekstra duono estis pli da punktoj, la testpersono ricevis 5 cendojn - la testoj daŭris dum multaj raŭndoj, do sumiĝis iom da mono - aliflanke pluso en la maldekstra duono alportis nur 0,5 cendojn.

La logilo efikis posttagmeze multe pli forte ol matene. Testpersonoj komunikis tiam pli ofte pluson en la dekstra duono. La esploristoj nomas tion la "moralefikon de la mateno", sed oni ne povas veti je tio ĉe ĉiu homo kaj kredi ke oni estas je la sekura flanko, se oni ekzemple petas pri frumatenaj rendevuoj por intertrakti salajrojn aŭ por aĉeti uzitajn aŭtomobilojn.

Ĉar la efiko ne montriĝas egale ĉe ĉiuj homoj. La moralo iom perdiĝas nur ĉe tiuj homoj kiuj ellitiĝis kun ĝi. Kiu ĉe la testoj jam forte trompis kaj mensogis , tiu faris tion vespere ne multe pli.