×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.16. Kuiri kaj manĝi en la propra hejmo

2013.11.16. Kuiri kaj manĝi en la propra hejmo

Kuiri kaj manĝi en la propra hejmo

La kvalito de sia persona vivo forte dependas de la kapablo mastrumi sian vivon en sia hejmo. Necesas por tio kompreneble havi hejmon, do loĝejon en kiu indas vivi. Ĝi estu sufiĉe granda depende de la nombro da enloĝantoj, ĝi havu adekvatan meblaron, hejtadon, aerumadon, ĝi estu kvieta precipe dumnokte, ĝi estu pura kaj disponu pri la necesaj sanitaraj instalaĵoj, ĝi havu televidilon, komputilon kun interreta aliro kaj depende de la kulturo ĝi havu kuirejon.

Estas multaj hejmaj taskoj plenumendaj eble nur unufoje dum semajno aŭ eĉ dum jaro, sed zorgi pri la nutrado estas ĉiutaga tasko kiu okupas sufiĉe da tempo kaj da dediĉo por alporti bonan rezulton. Estas kulturoj en kiuj oni emas manĝi ekster la domo, ekz. la matenmanĝon en kafejo, la tagmanĝon en laboreja manĝejo, la vespermanĝon en restoracio aŭ en kolbaseto-budo aŭ rapidmanĝejo de la tipo McDonalds. Jes ja, oni povas nutri sin tiel. Sed tio nek estas ĉiam bona por la sano, nek por la monujo.

Estas vere ege konsilinde lerni prepari sian manĝon mem, do kuiri laŭ la propra bezono kaj plaĉo. Kiam oni kuiras tio tiam ne nur povas gusti pli bone, sed ĝi ankaŭ feliĉigas, ĉar estas ja produkto de propra laboro. Do la efiko al la sano estas duobla. Kaj se ankaŭ la efiko por la monujo estu bona, necesas lerni iom pri mastrumado. Kie mi povas aĉeti la plej bonajn nutraĵojn je plej bona prezo? Kio estas la plej bona kvanto? Ofte ne eblas aĉeti tute malgrandajn porciojn, do necesas pripensi kiel longe la produkto estas konservebla en fridujo aŭ ĉu la produkto taŭgas por esti konservata en frostujo. Estas nekredeble kiom da nutraĵoj estas forĵetataj, ĉar ili ne estas tuj konsumataj.

Necesas do okupiĝi kion fari pri la restoj. Se oni metas ilin en fridujon oni devas atenti ĝustatempe elpreni ilin por preparado kaj konsumado. Se restas io de preparitaj pladoj, ofte la frostujo estas plej taŭga por konservi la manĝaĵojn. Tiam oni povas lasi ilin en la frostujo eĉ kelkajn semajnojn kvankam estas konsilinde konsumi frostigitajn nutraĵojn ankaŭ laŭeble frue por havi altan kvaliton.

Kaj supon oni povas konservi en glasoj kun ŝraŭbebla kovrilo. Oni purigu la glasojn per varmega akvo kaj verŝu la varmegan supon en la glason kaj tuj surŝraŭbu la kovrilon. Oni metu la glason al malvarma loko kaj post malvarmiĝo en la fridujon. Tiel mi konservas ekz. gulaŝan supon dum 2 semajnoj senprobleme. Do eblas kuiri en kvantoj kiuj superas la bezonon de unu tago kaj konservi parton kun bonega kvalito je la momento de la konsumo. Se vi agas tiel, vi ĝuas, faras bonon por via sano kaj gardas vian monujon.

Kaj kunsidi kaj manĝi en la sino de familio donas grandan vivoĝojon.