×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.15. Dolĉaĵoj influas ne nur la pezon

2013.11.15. Dolĉaĵoj influas ne nur la pezon

Dolĉaĵoj influas ne nur la pezon

La glaciaĵo dum somero, la maĉguma urseto antaŭ la televidilo: Frandi povas esti tiel bela tempopasigo. Tamen la dolĉaj frandaĵoj estas ne nur danĝeraj por la figuro, sed ankaŭ plej verŝajne por la memorkapablo. Esploristoj en Berlino prenis sub lupeon la kuntekstojn inter nivelo de ensanga sukero kaj de memorlaboro.

Ĉu glaciaĵo, kuko kaj aliaj dolcaĵoj akcelas forgesemon? Esploristoj volis scii tion pli precize kaj esploris tion. En la plenumita esploro montriĝis ke la memorkapablo de sanaj partoprenantoj kun averaĝa aĝo de 63 jaroj forte dependas de la ensanga sukero. Sufiĉe aĝaj homoj kun malalta nivelo de ensanga sukero havis relative bonan memorkapablon. Se la nivelo de glukozo estis alta, la testpersonoj povis malpli bone memorteni ekzemple vortojn.

Por la studaĵo teamo de la berlina universitata klinikaro Charité detale analizis la memorlaboron de 141 sanaj plenkreskuloj. Unue la esploristoj testis la memorkapablon de la partoprenantoj. Sekve ili analizis per sangotestoj la nivelon de ensanga sukero de la partoprenantoj. Kaj krome ili kalkulis helpe de la kernspintomografio la grandecon kaj la strukturon de la hipokampo kiu estas cerba regiono kiu estas grava por memorlaboroj.

En unu el la testoj la testpersonoj devis memorteni dum 30 minutoj liston kun 15 vortoj. Partoprenantoj kun multe da sukero en la sango memortenis averaĝe 2 vortojn malpli ol testantoj kun malpli alta nivelo de ensanga sukero. La analizo de la kernspintomografio krome montris ke la hipokampo de la sukeremuloj estis malpli granda kaj havis pli malbonan strukturon.

Do eĉ por homoj kun normala nivelo de ensanga sukero povus esti multpromesanta strategio konservi en alta aĝo sian memorkapablon per ankoraŭ malpli da dolĉaĵoj, konkludas la estro de la esplorista teamo. En la praktiko tio ekzemple signifas eviti tropezon kaj manĝi multe da legomoj, fruktoj, plenvaloraj grenproduktoj kaj multe da fiŝoj. Ankaŭ regula sinmoviĝo pozitive efikas pri la nivelo de ensanga sukero. Por havi plenan certecon tamen necesas ankoraŭ pluaj esploroj.

Mi mem rimarkas la pozitivan efikon de la moviĝo en la libera aero, precipe en la arbaro, ke mi tie kapablas pensi multe pli klare kaj tie mi ofte naskas ideojn pri propraj sonartikoloj. Mian konsumon de sukero mi jam delonge limigis kaj la pozitivan efikon de tio mi ĉiutage sentas. Sed la esploristoj ja bezonas laboron kaj ili do daŭrigu la esploradon pri la efiko de sukero kaj de aliaj tro konsumataj nutraĵoj.

2013.11.15. Dolĉaĵoj influas ne nur la pezon 2013.11.15. Sweets affect not only the weight