×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.14. Ĉiatura - la urbeto de telferoj

2013.11.14. Ĉiatura - la urbeto de telferoj

Ĉiatura - la urbeto de telferoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Ĉiatura estas kaŭkaza urbeto en okcidenta Kartvelio. Lokita en krute mallarĝa monta valo ĉe la bordoj de la rivero Kvirila, ĝi estis ĝis antaŭ la unua mondmilito la plej granda ercejo de mangano de la mondo. Ĝis hodiaŭ tie aktivas la surmontaj minejoj kaj, en la fundo de la valo, fervojo por transportado de la manganerco, sed la loĝantaro de la urbo, ekde la disfalo de Sovet-Unio, malpliiĝis el 30.000 al iom pli ol duono.

Kaŭze de la krutaj flankoj de la valo, la ministoj estis devigitaj malŝpari multe da tempo por grimpi el la urbo al la minejoj je malprofito de produktiveco. Ekde la jaro 1954, la Sovet-Unia registaro rapide instalis vastan telferan sistemon de 25 telferaj linioj por transporti la laboristojn tra la valo kaj supren al la minejoj. Nuntempe, ĉiam uzante la samajn instalaĵojn konstruitajn en la kvindekaj jaroj, telferaj linioj ankoraŭ funkcias kaj estas la ĉefa transportsistemo de la urbo. Ĉiatura famas pri siaj multjaraĝaj telferaj vagonetoj kaj turisme allogas kiel "la urbo de telferoj".

Enirante en la pasaĝeran telferkajuton, turistoj atente ekzamenas la rustoplenajn flankojn kaj la fenestretojn kun rompitaj vitroj. La vagoneto, evidente tre multfoje riparita kaj farbita, iom balanciĝas sub la ŝtala ŝnurego kaj pretas ankoraŭfoje veturi. Temas ja pri la unua porpasaĝera telfero konstruita en Sovet-Unio. La vagonetoj, konstruitaj en la jaro 1953, persistas en sia senpanea tasko kaj eĉ ne postulis rimarkindajn riparojn dum la lastaj 60 jaroj. La suma longo de la 17 telferaj linioj, ĝis nun funkciantaj, estas ĉirkaŭ 7 kilometroj.

Kompreneble ankaŭ la teknologio de tiu transporta sistemo estas malmoderna, ĉar la plejmulto de la telferoj en Ĉiatura konsistas el du vagonetoj pendigitaj sur la sama ŝtala ŝnuro. Malnovega elektra motoro malsuprentiras vagoneton, kiu per sia pezo helpas al ĝi suprentiri la alian vagoneton.

Pro la kruteco de la valo, por la 16.000 loĝantoj, la telfero estas la plej rapida kaj komforta rimedo por sin movi tra la kvartaloj de la urbeto. Malgraŭ ilia aĝo, oni taksas la telferajn vagonetojn sufiĉe sekuraj veturiloj. La loĝantoj tre fieras pri tiu speciala sistemo de publika transportado, kiu fariĝis la simbolo de ilia urbeto. Ĉiu linio de la telfera reto havas siajn proprajn karakteraĵojn: la plej malnova linio jam festis 60 jarojn, la plej apika supreniras je angulo de 48 gradoj, la plej longa havas longon de 950 metroj, la plej alta grimpas je alto de 190 metroj.

Unu el la loĝantoj rakontis al ĵurnalisto, ke similan sistemon de transportado oni konstruis en Latvujo, sed male al iliaj ankoraŭ funkciantaj vagonetoj, tiuj de Latvujo jam delonge troviĝas en muzeo. Tio ne signifas, ke la loĝantoj de Ĉiatura ne preferus vidi ankaŭ siajn vagonetojn en muzeo kaj veturi per pli modernaj kaj komfortaj telferoj.

2013.11.14. Ĉiatura - la urbeto de telferoj 2013.11.14. Chiatura - la petite ville des téléphériques