×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.11. Purigi la cerbon dum dormado

2013.11.11. Purigi la cerbon dum dormado

Purigi la cerbon dum dormado

Unu el la plej grandaj misteroj de la vivo estas solvita: Kial ni dormas kvankam dormado estas danĝera. Sed devas esti. La cerbo dum dormado forzorgas tiam siajn rubaĵojn kiuj ofte estas tiom venenaj ke ili kaŭzas malsanojn kiel Alzheimer.

Dormado estas - almenaŭ en libera natura medio - riska afero. Multaj rabobestoj ĉasas dum malhelo. Kaj tamen ĉiuj dormas, de la plej malgranda muŝo ĝis la plej granda elefanto, nur la daŭro de la dormado diferencas. Vespertoj tradormas 20 horojn de la diurno, elefantoj bezonas nur 4 horojn. Kaj ni homoj? Trionon de nia vivo ni pasigas en tiu stranga stato, dum kiu vere preskaŭ nenio dormas, la koro pumpas, ankaŭ la cerbo aktivas, nur la sensorganoj estas luligitaj kaj la skeletmuskoloj grandparte ĉesas aktivi, alikaze ni saltus tra la ĉambro dum dormado kaj vundigus nin mem aŭ aliajn homojn.

Kiucele ni kaj ĉiuj aliaj faras tion, se do minacas danĝero? Oni ne scias resp. oni havis nur hipotezojn, ekzemple tiun, ke la cerbo dum dormado forzorgas rubon, nome venenajn metabolajn produktojn de la dumtaga laboro, aŭ alian hipotezon, ke la cerbo dum dormado trafoliumas la tagon, eliminas malgravajn memorojn kaj pli firme instalas la gravajn. Jes, tio estas ĝusta, sed tio ne kompensas la riskon de la minimuma perceptado de la medio. Kial do? Ĝis nun oni konis nur vere tre nesufiĉan respondon el la negativo: Se oni forprenas de ratoj la dormon, ili mortas almenaŭ post 14 tagoj. Malsaton ili eltenas pli longe. Kaj se oni forprenas la dormon de homoj, ili post mallongega tempo kolapsas resp. iliaj volaj fortoj - kaj tion elprofitis torturistoj dum ĉiuj epokoj.

Sed kio respondecas en la cerbo ke sendormeco estas ankoraŭ pli riska ol dormo? Ĉu estas la tiam mankanta forzorgado de la cerbaj rubaĵoj? Tiu hipotezo nun konfirmiĝis. Temas pri forzorgado de rubaĵoj kiun malkovris Maiken Nedergaard el Rochester nur pasintjare. Antaŭ tio estis tute malklare kiel la cerbo plenumas la forzorgadon de tio kion ĝi ne plu bezonas kaj kio povus esti danĝera por ĝi. En la cetera korpo kompetentas pri tio la limfa sistemo, sed tio finiĝas ĉe la netrapenetrebla limo de la cerbo, nome la bariero sango/cerbo. Ja ankaŭ en la cerbo cirkulas likvaĵo - la cerbospina likvaĵo - kaj ĝi ankaŭ forlavas rubaĵojn, sed tio okazas multe tro malrapide kaj tro malmulte.

Sed la cerbo havas duan forzorgan sistemon, ĝi konsistas el gliaĉeloj kaj ricevis la nomon glimfa sistemo. Tio devenas de Nedergaard, ŝi povis malkovri la fenomenon nur tial ĉar ĝi estas videbla nur ĉe la vivanta cerbo kaj ĉar nur la plej moderna mikroskopa tekniko ebligas tiun vidon.

Nun la esploristino alportas pluan surprizon. Ŝi rimarkis - denove ĉe musoj kiel pasintjare - ke la glimfa sistemo dum dormado estas pli aktiva, nome dekoble pli aktiva ol dum maldormo. Forzorgiĝas dum dormado 95 procentoj de la cerba rubaĵo. Tion ebligas la ŝrumpado de la cerbaj ĉeloj dum dormado kaj tiu ŝrumpado estas eĉ enorma, nome proksimume 60-procenta. Kaj tiu ŝrumpado kreas la liberan spacon por la rubakvaj kanaloj. Tra tiuj kanaloj tiam ekzemple forzorgiĝas toksaj proteinoj kiuj kaŝiĝas malantaŭ multaj malsanoj, ekzemple Alzheimer.

Ke ni tradormas trionon de nia vivo, tio jam delonge ne plu estas vero, la daŭro de dormado reduktiĝis dum la pasintaj jaroj, paralele al tio ne nur plimultiĝis la malsanoj de la maljuna cerbo, sed ankaŭ aliaj malsanoj kunligiĝas kun la manko de dormo resp. la trolumeco dum nokto.

2013.11.11. Purigi la cerbon dum dormado 2013.11.11. Clear the brain while sleeping 2013.11.11. Vider le cerveau pendant le sommeil