×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.09. Fungo el Himalajo

2013.11.09. Fungo el Himalajo

Fungo el Himalajo

Ĝi helpu kontraŭ kancero kaj impotenteco: La raŭpa fungo estas firma elemento de la tradicia ĉina medicino - kaj arde dezirata. En Tibeto kie la fungo estas rikoltata pro tio eĉ ekflamas konfliktoj kontraŭ kiuj la aŭtoritatoj apenaŭ havas rimedon.

Estas ŝrumpaj vermoj el kies kapo etendiĝas branĉeto - raŭpaj fungoj. Per siaj ledecaj fingroj la tibetano Zande Gongba prenas kelkajn el tiuj strangaj formaĵoj el plasta saketo. Ĝia enhavo valoras 12 mil eŭrojn. La raŭpaj fungoj preskaŭ samvaloras kun oro.

Gongba ĵus vendis duonan kilogramon de la altvalora fungo al komcercisto en la fora urbo Tongren en la altlando de Tibeto. Por multaj la raŭpa fungo estas konsiderata kiel "Viagra el la Himalajo". Sed en la ĉina medicino la parazito estas deziregata ne nur pro sia laŭdire potentecakcela efiko. Eĉ kanceron ĝi povas kuraci.

"Antaŭe la demandado pri la fungo ne estis tiel granda, sed de kiam ni scias kiom ĝi valoras, nun ekflamas multaj disputoj inter la najbaroj", diras Gongba. La batalo pri la rajto por la kolektado de la raŭpaj fungoj en la verdaj montetoj ĉirkaŭ Tongren eĉ antaŭ nelonge kaŭzis la morton de du homoj.

"Dongchongxiacao" nomiĝas la raŭpa fungo en la ĉina lingvo, tio signifas "vintra vermo, somera herbo". La fungo infektas papiliajn raŭpojn kaj forvoras ilin de interne, ĝis ĝi reeliras el ilia kapo. Kolekti raŭpajn fungojn estas peza laboro kiu estas plenumata ofte de filoj de malriĉaj kamparanoj. Eĉ ĉe minusaj gradoj ili rampas tra la herbejoj por trakombi la herbon. Depende de la sezono unu fungo alportas al ili pli ol du eŭrojn - tio estas multe da mono por la homoj en tiu malriĉega regiono.

La aĉetantoj el la ĉina supra socia tavolo pagas multe pli por ĝi. Ili uzas la raŭpan fungon ne kiel medicinon sed kiel aldonon por supoj kaj ĉasaĵaj pladoj ĉe luksaj vespermanĝaj festenoj.

Milionoj da aliaj ĉinoj ĵuras je la saniga forto de la parazito. "Ni havas pacientojn kun stomaka kaj brusta kanceroj kiuj principe estis resanigitaj post kiam ili estis konsumintaj duonan kilogramon da raŭpaj fungoj", diras Yang Mengxian, kiu funkciigas la plej grandan negocejon por la fungo en Tongren. "Aliaj havas problemojn pri la generkapablo. Ili kuiras la fungon kun kokino al supo kiun ili trinkas unufoje en la semajno. Per tio ili povas bonege ĝui sian seksan vivon kaj ne plu havas problemon generi idon".

El scienca vidpunkto la efiko de la fungo ne estas pruvita, sed tio ne fortimigas la konsumantojn. La entreprenisto Shen Tong el la orienta provinco Zheijang jam elspezis 95 mil eŭrojn por raŭpaj fungoj. Ĉiutage la 49-jarulo trinkas tason da teo kiun li preparas el kvin raŭpaj fungoj. "Tio gustas kaj odoras laŭ fiŝoj", li diras. Por tiu trinkaĵo li elspezas ĉiutage 23 eŭrojn. "Oni devas konsumi la raŭpajn fungojn regule tra sufiĉe longa tempo, almenaŭ dum tri jaroj. Nur per tio oni profitas en sia sano".

2013.11.09. Fungo el Himalajo 2013.11.09. A mushroom from the Himalayas 2013.11.09. Un champignon de l'Himalaya

Fungo el Himalajo

Ĝi helpu kontraŭ kancero kaj impotenteco: La raŭpa fungo estas firma elemento de la tradicia ĉina medicino - kaj arde dezirata. En Tibeto kie la fungo estas rikoltata pro tio eĉ ekflamas konfliktoj kontraŭ kiuj la aŭtoritatoj apenaŭ havas rimedon.

Estas ŝrumpaj vermoj el kies kapo etendiĝas branĉeto - raŭpaj fungoj. Per siaj ledecaj fingroj la tibetano Zande Gongba prenas kelkajn el tiuj strangaj formaĵoj el plasta saketo. Ĝia enhavo valoras 12 mil eŭrojn. La raŭpaj fungoj preskaŭ samvaloras kun oro.

Gongba ĵus vendis duonan kilogramon de la altvalora fungo al komcercisto en la fora urbo Tongren en la altlando de Tibeto. Por multaj la raŭpa fungo estas konsiderata kiel "Viagra el la Himalajo". Sed en la ĉina medicino la parazito estas deziregata ne nur pro sia laŭdire potentecakcela efiko. But in Chinese medicine the parasite is desired not only because of its reported potentative action effect. Eĉ kanceron ĝi povas kuraci.