×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.08. Rekreskas haroj sur kalva haŭto

2013.11.08. Rekreskas haroj sur kalva haŭto

Se iom post iom perdiĝas la haroj sur la kapo, la vojo al kalveco ne plu estas longa. Efikan rimedon kontraŭ la senhariĝo esploristoj ĝis nun ankoraŭ vane serĉis. Sed nun povus burĝoni espero: En la laboratorio unuafoje esploristoj kapablis kreskigi harojn sur kalva homa haŭto.

La senhariĝo koncernas milionojn da homoj. Tiuj homoj dezirus havi rimedon kontraŭ la kalveco. Ĝis nun tamen disponeblis - aparte de supozeblaj miraklaj substancoj - nenio kio povus bremsi la perdon de la hararo.

Sed nun esploristoj publikigis rezultojn de eksperimento kiu vekas almenaŭ esperon pri sukceso en la batalo kontraŭ kalveco - eĉ se la aplikado ĉe homoj, se tio entute iam okazos, situas ankoraŭ en fora estonteco.

Esplorista teamo ĉe universitato en Novjorko transplantis en homan haŭton ĉelojn kiuj estis kreskintaj el harfolikloj. Tio estas procezo kiu okazas normalkaze nur antaŭ la naskiĝo aŭ post vundiĝoj. La esploristoj prenis ĉelojn el tiu parto de la hara radiko kiu stiras la formiĝon kaj la kreskadon de la haroj. Tiam oni multobligis la ĉelojn en laboratoriaj kulturoj kaj enplantis ilin al peco de homa haŭto kiu estis transplantita sur la dorson de muso.

Ĝis nun transplantado de haroj estis la sola ebleco de la medicino doni al la hararo la aperon de abundeco. Ĉe tiu metodo haraj radikoj ĉe la malantaŭa parto de la kapo estas eltranĉitaj kaj reenplantitaj en la antaŭan parton de la kapo. Antaŭkondiĉo por la operacio tamen estas ke la pacientoj disponas pri sufiĉe da haraj radikoj. Tiu kondiĉo ne necesas ĉe la nova metodo bredi harformantajn ĉelojn kaj tiam transplanti ilin.

Proksimume 90 procentoj de ĉiuj virinoj ne taŭgas por transplanto de haroj ĉar ili ne havas sufiĉe da transplanteblaj haroj. Per la nova procedo tamen eblus kreskigi el ĉeloj de la pacientoj el kelkcent haroj grandan nombron da haraj radikoj.

Tial la nova aliro de la esploristoj por solvi la problemon de senhariĝo promesas sukceson. Tamen necesas ankoraŭ multe da esplorlaboro por trovi vojon realigi tion en la praktiko ĉe homoj bezonantaj helpon por rehavi abundan hararon sur la kapo.

2013.11.08. Rekreskas haroj sur kalva haŭto 2013.11.08. Hair grows back on bald skin