×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.06. Muziki per la muskoloj

2013.11.06. Muziki per la muskoloj

Muziki per la muskoloj

"Kun muziko ĉio iras pli facile", oni kutimas diri kaj sportistoj verŝajne konfirmos tiun frazon. Sed ne nur la pasiva priŝutado per muziko pliagrabligas la trejnadon. Laŭ nova studaĵo la efiko de la muziko estas aparte forta, se oni dum trejnado povas mem fari muzikon.

Germanaj neŭrologoj havis la nekutiman ideon kupli trejnaparatojn kun komputila programo kiu modifas muzikon laŭ la intenseco de la movoj de la testpersonoj. La esploristoj volis per tio ne nur eltrovi la bonfartigan efikon de muziko dum fortostreĉaj aktivecoj, sed ili volis eltrovi pli pri la origino de tiu efiko.

Ke muziko igas streĉajn aktivecojn pli elteneblaj, tion jam montris antaŭaj studaĵoj - kaj multaj homoj scias tion el propra sperto. La ritmo de la akompana melodio plifaciligas ekzemple kuri certan vojlongon je certa rapideco - kaj teni tiun rapidecon eĉ se la muskoloj jam brulvarmiĝas.

Oni priskribis la efikon de la muziko per tio ke ĝi supermetiĝas al la korpa mempercepto resp. ke ĝi forturnas la atenton. Aŭ per pli simpla esprimo: Ni malpli perceptas la fortostreĉon se samtempe eksonas nia favora melodio en la orelo.

Neŭrologoj volis scii ĉu vere nur estas forturno de atento kiu plifaciligas la trejnadon kun akompana muziko. Ili elpensis tial sufiĉe ne tute simplan eksperimenton kiu kunligas korpan mempercepton kun muziko.

La esploristoj kunŝaltis tri trejnaparatojn - ventrotrejnilon, paŝilon kaj maŝinon por levi pesaĵojn - kun komputilo sur kiu estis instalita aŭdiga programaro. Sensoroj registris la trejnadon ĉe maŝino. Per tio unu grupo de testpersonoj povis rekte influi la muzikon - temis pri simpla elektronika muziko - kaj tiel ekzemple stiri la ritmon, la fortecon de la baso kaj la ripetojn. La alia grupo dum la trejnado pasive aŭskultis muzikon.

La rezultoj estis laŭ la studaĵo tute klaraj, malambiguaj. Unuflanke la partoprenantoj sentis la trejnadon pro la samtempa aktiva muzikado malpli streĉa. Aliflanke la muskoloj pli efike estis uzataj kiel tion montras la diagramoj pri la trejnado. Ja la movoj ne okazis tiel regule kiel ĉe nura aŭskultado, sed ili pli ekonomie mastrumis oksigenon kaj forton. Krome montriĝis la pozitivaj efikoj jam post kelkaj minutoj da trejnado - sed nur se la trejnado estis plenumita kun samtempa aktiva muzikado. Pasiva aŭskultado ne sufiĉis.

Laŭ la esploristoj oni jam de ĉiam uzis muzikon por pli bone plenumi streĉajn laborojn. Kaj se oni pli bone komprenas kiel pozitivaj efikoj estas atingeblaj per muziko, tiam oni povus utiligi tion en muzika terapio ekzemple ĉe rekapabligaj trejnadoj.