×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.04. Komputilaj modeloj malkaŝu gigantajn kuŝejojn

2013.11.04. Komputilaj modeloj malkaŝu gigantajn kuŝejojn

Komputilaj modeloj malkaŝu gigantajn kuŝejojn

La mondo avidas pri krudmaterialoj kaj tial la serĉado pri novaj kuŝejoj okazas sub alta premo. Nun esploristoj prezentas novajn ekkonojn pri tio kiel la valoraj trovejoj ekestas. Komputilaj modeloj devas servi por la malkovro de gigantaj trovejoj.

Estas ankoraŭ granda bonŝanco trovi kuŝejon de valoraj metaloj. Laŭ maldetala takso nur unu el 1000 esploroj de geologiaj formacioj kondukas al la starigo de minejo. Pro tio geologoj pli kaj pli okupiĝas pri la mekanismoj kiuj naskas grandegajn kuŝejojn de kupro, oro, arĝento, platino kaj de aliaj metaloj, sed ankaŭ de diamantoj.

Gravan rolon ĉe la serĉado pri grandegaj trovejoj de mineraloj ludas tiel nomataj subduktaj zonoj. Tio estas regionoj en kiuj kontinenta plato ŝoviĝas sub alian kaj iom post iom fandiĝas en la varmega tera mantelo. En tiuj regionoj troviĝas ofte aktivaj vulkanoj kaj ankaŭ grandaj kuŝejoj de vulkana ŝtonaro.

El novaj ekkonoj pri tiaj zonoj geologo el Londono elfiltris kvar mekanismojn kiuj povas konduki al la ekesto de gigantaj kuŝejoj de mineraloj. "Vulkanaj kuŝejoj de mineraloj estas la fonto de grandaj kvantoj da kupro, molibdeno, oro kaj arĝento kiujn la homo povas uzi."

- La unua mekanismo koncernas subterajn ĉambregojn kun magmo, do likva ŝtonaro el la tera mantelo. Se enpenetras en jam ekzistantajn ĉambregojn denove varmega magmo, tio kondukas al cirkulado de la malnova materialo. Ĉe tio partoj el la apuda tersupraĵo kaj metalaj enhaveroj de la nova magmo estas intermiksataj. Dum pluraj tiaj cirkuloj la magmoĉambrego ricevas pli kaj pli da metalo.

- La dua mekanismo baziĝas sur enhavo de sulfuro en la fandita ŝtonaro. Denove estas la postfluanta magmo kiu startas la aldonon de metaloj. Fuĝemaj enhaveroj kiel akvo, karbondioksido kaj sulfurdioksido elfuĝas el la freŝa magmo kaj dissolvas en la ĉambrego ekzistantajn tavolojn de sulfuro. Per tio la sulfuro denove kapablas alligiĝi al metaloj - kaj koncentri ilin en certa limigita regiono.

Ambaŭ mekanismoj aparte bone efikas en la subduktaj zonoj. La kaŭzo por tio estas ke la subiĝanta tersupraĵo enhavas multe da akvo. Tiu akvo fuĝas supren se en granda profundo plialtiĝas la premo kaj la temperaturo. Tiel en profundaj teraj regionoj ekestas ampleksaj fluegoj de likvaĵoj en kiuj estas solvitaj ankaŭ la serĉataj metaloj.

- Trian mekanismon la geologo vidas en tio ke la formiĝo de magnetitoj - kunligaĵo de fero kun oksigeno - reduktas la enhavon de oksigeno en la magmo. Necesas por tio ĉirkaŭanta ŝtonaro kiu enhavas multe da karbo kaj da neoksidita fero kaj kiu estas enfandita en la magmo. Ĉar disponeblas malpli da oksigeno kiel kunligaĵo de la sulfuro, kupro, oro kaj aliaj metaloj kiuj ŝatas kunligiĝi kun sulfuro, povas koncentriĝi en la mineralformantaj likvaĵoj.

- Kvara mekanismo estas la rapida supreniro de likvaĵoj kun solvitaj kunligaĵoj de sulfuro kun metaloj. Ĉe la supreniro tra malvasta kameno la likvaĵo rapide malvarmiĝas. La enorma premo kiu regas en la profundo rapide reduktiĝas. La likvaĵo dispremiĝas kaj sekvas alte koncentritaj kuŝoj de kunligaĵoj el sulfuro kun metaloj en la ĉirkaŭanta ŝtonaro.

2013.11.04. Komputilaj modeloj malkaŝu gigantajn kuŝejojn 2013.11.04. Computer models reveal giant deposits