×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

ESPERANTA RETRADIO, 2013.11.03. Ricevinte donacon ne ĉagreniĝu

2013.11.03. Ricevinte donacon ne ĉagreniĝu

Ricevinte donacon ne ĉagreniĝu

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Kion vi intencas atingi, kiam vi donas sincere al iu donacon?

Unue: vi volas ĝojigi tiun personon. Se vi sukcesos fari tion, vi ambaŭ ĝojos. Vi deziras fari la donacon, ĉar via donaĵo laŭ vi estas valoraĵo, ofte granda, kaj tial vi volas transdoni ĝin.

Due, kaj certe pli grave: la pridonacito RAJTAS libere disponi pri sia donaco - povas uzi ĝin por ĉiutago aŭ starigi ĝin ien kaj nur ĝin rigardi de tempo al tempo. Tute libervole. Kiam unu tagon la donaco perdos por sia nuna posedanto sian valoron, tiu povos eĉ forĵeti ĝin.

La posedaĵo de unu persono kiel donaco fariĝas alies posedaĵo. Estus do plej bone, se la nova posedanto ne sentus sur si la rigardon de sia pridonacinto senĉese kvazaŭ kontrolanta, kio okazas al la donaco.

Ricevinte donacon ni do klopodu ĝui ĝin libermaniere. Ajna donaco ne devus esti kaŭzo de nia ĉagreno. Tute kontraŭe. Ni ŝatas fanfaroni pri niaj donacoj. Des pli se ni vere ĝuas ilin. Ni povas dividi niajn donacojn kun la aliaj. Kaj fine ni povas transdoni ilin al aliaj veraj bezonantoj (mi tute ne pensas pri t.n. trairaj donacoj, t.e. senvaloraĵoj trairantaj de la mano de unu al la mano de la alia - ne tro kontentaj pridonacitoj).

Tia speciala donaco laŭ mi estas Esperanto, donita sincere, sen kalkuli je iu materia profito. Mi kredas, ke ĝia kreinto donis ĝin al ni por tute libera dispono. Tutcerte la akcepto de la donaco de la tuta homaro estus la plej granda donaco por la donacinto mem, tamen li prefere ne intencis pridonaci nin devige. Ĉu do iu, kiu ellernis Esperanton aŭtomate havas la devon dediĉi sian vivon al ĝi? Kompreneble ke ne. Ne ĉiu VOLAS, ne ĉiu POVAS, ne ĉiu KAPABLAS kaj ne ĉiu PRETAS!! ! Ni ne estas sklavoj de kio ajn, kaj des pli de niaj donacoj. Eble por vi sufiĉas de tempo al tempo senpolvigi vian donacon starantan en angulo, kovritan per la polvo de forgeso? Eble sufiĉos, ke vi iafoje rigardados ĝin kun la rideto de dankemo? Eble vi ĝin kelkfoje elstarigos kaj kunportos por montri al tiuj, kiuj ne posedas ĝin?

Per ĉi tiu donaco mi deziras ĝoji KIEL AJN, KIAM AJN kaj KUN KIU AJN MI VOLAS! Ĉiu povas. Ne ĉagreniĝu. Vi estas ĉelo de ĉiam pli longa ĉeno de la homoj de bonvolo.

Ĝuu vian donacon kiel nur eblas, ĝis via ĝojo atingos aliajn. Kaj ĉu vi scias? Se vi hazarde pridonacos per ĝi iun ankoraŭ, ĝi ne ekmankos al vi, sed simple multobliĝos! Mirakle, ĉu ne?